Víctor Gutiérrez

Víctor Gutiérrez Santiago (naskiĝis en Madrido, Hispanio, la 6-an de marto 1991) estas hispana akvopilkisto, membro de la nacia hispana teamo. En 2016 li publike elŝrankiĝis.

Víctor Gutiérrez
Persona informo
Naskonomo Víctor Gutiérrez Santiago
Naskiĝo 6-an de marto 1991 (1991-03-06) (33-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato Reĝo Johano Karlo
Okupo
Okupo akvopilkisto • politikisto
TTT
Retejo https://www.victorgs.com/
vdr

Li komencis ludi akvopilkadon ĉe naĝklubo La Latina antaŭ 8 jaroj. Kun 16 jaroj, li eniris la Sportan Altan Produktivan Centron de Madrido, kie li komencis kombini sian evoluon kiel atleto kun la akademia trejnado. En la aĝo de 18, li aliĝis al la madrida klubo Real Canoe Natación Club subskribanta sian unuan kontrakton kiel profesiulo. Ekde 2016 li estas la teama kapitano. Li aktivas en la bua pozicio. Li estis dualokulo en la Copa del Rey kaj la Hispana Superpokalo en 2013.

Li havas la titolojn sub-ĉampiono de Eŭropo sub 18 jaroj, sub-ĉampiono de la mondo sub 20 jaroj, kaj estis la plej bona gol-enpafanto de la Hispana Selekto de Honoro dum la sezonoj 2016/17 kaj 2017/18. Li estis internacia en multaj okazoj, pli ol 70, kun la hispana akvopilka teamo de Hispanio

Li havas duoblan diplomon pri ĵurnalismo kaj aŭdovida komunikado de la Universitato Reĝo Johano Karlo. Li publikigis sian samseksemon en intervjuo de la revuo Shangay Express, fariĝante la unua elita sportisto en teamo kiu malferme kaj malkaŝe elŝrankiĝis kaj iĝis videbla, instigita de la respondeco iĝi ekzemplo kaj referenco pro la pluraj homofobiaj atakoj en Madrido.

Lia laboro kiel GLAT-a aktivisto en la mondo de sportoj, donis plurajn premiojn en multaj okazoj. Kelkaj el la plej elstaraj distingoj estas la Premio Diverseco en Sportoj en la dua eldono de la Premio Alan Touring aŭ la Premio Sports Visibility koncedita de Madrid Diversa, inter aliaj.