Universitato Reĝo Johano Karlo
La Universitato Reĝo Johano Karlo (hispane Universidad Rey Juan Carlos, URJC) estas publika universitato situanta en Madrido (Hispanio), kies nomo honorigas la reĝon Johano Karlo la 1-a. Ĝi estis kreita en 1996 kaj havas la latinan moton «Non nova, sed nove» ("Ne novaj aĵoj, sed laŭ nova maniero"). Ĝia ĉefsidejo troviĝas en Mostolo, kvankam la institucio estas dividita en kvar kampusoj.
Universitato Reĝo Johano Karlo | ||
---|---|---|
![]() | ||
fondodato | 8-a de julio 1996 | |
Situo | ||
Geografia situo | 40° 20′ 16″ N, 3° 52′ 30″ U (mapo)40.33777778-3.875Koordinatoj: 40° 20′ 16″ N, 3° 52′ 30″ U (mapo) | |
Diversaĵoj | ||
retejo | Oficiala retejo | |
| ||
| ||
La katalogo de studoj de tiu universitato inkluzivas: Komputadon, kemian inĝenierarton, Medisciencon, Odontologion, Flegadon, Fizioterapion, Aŭdvidan komunikadon, Telekomunikadon, Turismon, Ĵurnalismon, Juron, Ekonomion, inter aliaj.
La Universitato Reĝo Johano Karlo organizas siajn somerokursojn en Aranjuez.