Věra Kramářová

Věra Kramářová, fraŭline Omelková (naskiĝis la 14-an de junio 1934 en Hluk, Ĉeĥio – mortis la 14-an de majo 2017 en Otrokovice) estis gimnazia instruistino kaj kronikistino de la urbo Otrokovice (Ĉeĥio). Kiel filino de esperantista verkisto František Omelka (1904-1960) ŝi flegis lian verkaron kaj klopodis pri ĝia disvastigo.

Věra Kramářová
Persona informo
Naskonomo Věra Omelková
Naskiĝo 14-an de junio 1934 (1934-06-14)
en Hluk
Morto 14-an de majo 2017 (2017-05-14) (82-jaraĝa)
en Otrokovice
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥio
Familio
Patro František Omelka
Patrino Františka Omelková
Okupo
Okupo instruistotradukistoesperantistoverkisto
vdr

Magistrino Věra Kramářová studis ĉe filozofia fakultato en Olomouc, fakojn ĉeĥa, rusa kaj angla lingvoj. Sian tutan profesian vivon ŝi dediĉis al la gimnazio de Otrokovice kaj post emeritiĝo ŝi fariĝis kronikistino de la urbo. Ŝi ankaŭ fondis Poetikan teatron Variace ĉe la gimnazio. Pro siaj pedagogiaj kaj kronikistaj laboroj ŝi ricevis titolon Personeco de la urbo Otrokovice (2001) kaj Honoran civitanecon de la urbo Otrokovice (2014).

Ŝi kunlaboris kun esperantisto Miroslav Malovec, kiu ciferecigis la verkaron de František Omelka kaj danke tion pluraj verkoj aperis en la projekto Gutenberg, kun kiu ŝi subskribis kontrakton. La tekstojn helpis enigi Andrew Sly, Charles Coulston, Robert L. Read, Jana Klimentová kaj David Tardon. Japana esperantisto ISIKAWA Kazuya (Kapao) tradukis la plej faman rakonton "La Alaska stafeto" en la japanan lingvon kaj eldonis ĝin spegule Esperante-japane.

Verkoj redakti

  • Mé vzpomínky na tatínka (Miaj rememoroj pri la paĉjo – en Tak jsme ho znali – tiel ni konis lin, 1961)
  • Bibliografie díla Františka Omelky (Bibliografio de la verkaro de František Omelka)
  • Otrokovice (Enkondukon verkis Věra Kramářová)

Eksteraj ligiloj redakti