Františka Omelková
ĉeĥa instruisto, verkisto kaj esperantisto
Františka OMELKOVÁ (naskiĝis la 5-an de marto 1907 en Staré Město, mortis la 18-an de oktobro 1997 en Zlín) estis ĉeĥa instruistino, verkistino kaj esperantistino, edzino de František Omelka.
Františka Omelková | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de marto 1907 en Staré Město |
Morto | 18-an de oktobro 1997 (90-jaraĝa) en Zlín |
Tombo | Q107049223 |
Lingvoj | ĉeĥa • Esperanto |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Familio | |
Edz(in)o | František Omelka |
Infano | Věra Kramářová |
Okupo | |
Okupo | instruisto • verkisto • esperantisto |
Ŝi verkis fejetonojn, skizojn, rakontojn kaj romanojn en la ĉeĥa, ofte sub pseŭdonomoj Olga Melková, Vlasta Habrová aŭ Jiřina Břízová.
Verkoj en la ĉeĥa redakti
Daŭrigotaj romanoj en gazetoj redakti
- O. Melková: Nalezená (Trovitino, 1937)
- Jiřina Břízová: Magdin hřích (La peko de Magda, 1939)
- Jiřina Břízová: Žena dvou můžů (Edzino de du edzoj, 1940, relaborita 1996)
- Vlasta Habrová: Hořký přístav (Amara haveno, 1941)
- Jiřina Břízová: Bloudění Pavla Mrázka (Vojserĉado de Paŭlo Mrázek, 1948)
Eldonitaj libroj redakti
- Zvířátka na výletě (Bestetoj ekskursas, 1977)
- A byla svatba (Kaj estis nupto, 1997 - reverkita romano de Edzino de du edzoj)
En la jaroj 1932-1942 ŝi publikigis dudekon da rakontoj por infanoj en diversaj gazetoj, en la jaroj 1946-1959 edukajn glosojn.
En la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento ŝi rezignis pri la propra beletra verkado kaj prefere helpis tajpi la verkojn de sia edzo.