VIDA! science centrum

amuza scienca parko en Brno

VIDA! science centrum estas amuza scienca parko en Brno por popularigo kaj subteno de sciencoj kun daŭra interaga ekspozicio, kiu prezentas dekojn da sciencaj fenomenoj en kvar fundamentaj sferoj – Planedo, Civilizacio, Homo kaj Mikrokosmo.

VIDA! science centrum
muzeo
Lando Ĉeĥio vd
Situo Brno
Koordinatoj 49° 11′ 11″ N, 16° 35′ 2″ O (mapo)49.1864166316.58399963Koordinatoj: 49° 11′ 11″ N, 16° 35′ 2″ O (mapo)
VIDA! science centrum (Brno)
VIDA! science centrum (Brno)
DEC
VIDA! science centrum
VIDA! science centrum
Situo de VIDA! science centrum
Map
VIDA! science centrum
vdr

Akompana programo enhavas spektaklojn kun sciencaj eksperimentoj kaj specialajn programojn por lernejoj kaj por la publiko. Science centrum sidas en internoj de la iama pavilono D en la Foira ekspoziciejo de Brno. ¨Por la publiko ĝ estis malfermita la 1-an de decembro 2014.

La entreprenanto de VIDA! estas Moravian Science Centre Brno, publikprospera organizo de Sudmoravia Regiono. Krom la Sudmoravia Regiono promesis kunfinanci la sciencan centron ankaŭ la urbo Brno dum la tempo, kiam la projekto prosperos. La amuza scienca parko VIDA! estas parto de Ĉeĥa Asocio de Sciencaj Centroj.

Estiĝo kaj fondo redakti

VIDA! science centrum estas realigata danke al projekto de „Moravian Science Centre Brno“. La preparoj komenciĝis en 2009. Instalinto de la projekto estis Sudmoravia Regiono, kiu petis subvencion enkadre de Operacia Programo "Esploro kaj Evoluigo por Novigoj". La subvencio estis aljuĝita kaj la 28-an de julio komenciĝis la konstruado de "VIDA! science centrum".

Rilate al nove kreiĝanta parko VIDA! Sudmoravia Regiono fondis la publikprosperan organizon "Moravian Science Centre Brno". Celo de "VIDA! science centrum" estas popularigi sciencon en la vasta publiko, disvolvi turismon en Sudmoravia Regiono kaj pli fote prezenti la regionon kiel subtenanton de sciencoj, esploroj kaj novigoj.

La inaŭguro por realigantoj kaj partneroj de la projekto la 28-an de novembro 2014, por la publiko la 1-an de decembro 2014.

Ekspozicio de VIDA! parko redakti

Sur areo de preskaŭ 5000 m² troviĝas pli ol 150 interagaj eksponaĵoj (ekz. oceano en botelo, biciklo sur ŝnuro, rotacianta ĉambro, tertrema tabulo, modelo de la koro en supernormala grandeco). La daŭra ekspozicio estas dividita en kvar partojn:

  • Planedo
  • Civilizacio
  • Homo
  • Mikrokosmo

Parto de la parko estas infana scienca centro por la plej etaj vizitantoj ĝis 6-jaraj. Al la programo apartenas ankaŭ regulaj spektakloj plenaj de amuzaj eksperimentoj, kiuj okazas en Teatro de Scienco, kaj specialaj programoj por lernejoj. En la 4-a etaĝo estas areo de 1500 m², por nedaŭraj ekspozicioj.

En ĉiu sekcio de "VIDA! science centrum" ĉeestas vidigistoj – lektoroj, ĉiĉeronoj, kiuj zorgas pri sciencaj eksperimentoj kaj helpas manipuli per la eksponaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti