Transportunuiĝo mezturingia (germane: Verkehrsverbund Mittelthüringen, mallongigo VMT) estas koopera societo pri sekurigo de funkcianta publika transportado en Meza Turingio (Germanujo). Ĝi ĉirkaŭprenas de okcidento al oriento la urbojn Eisenach, Erfurto, Vajmaro, Jena kaj Gera kiel ankaŭ la distriktojn Gotha, Weimarer Land, Saale-Holzland, Saale-Orla kaj Saalfeld-Rudolstadt.

Emblemo VMT
Mobilbileto

Tenadanto de la unuiĝo estas Verkehrsgemeinschaft Mittelthüringen GmbH. En la kadro de tiu ĉi societo enkondukitis Verbundtarif Mittelthüringen (mallongigo VMT; intertempe ankaŭ Voll-Mobil-Ticket). Origina ideo estis pli bona kunordigo de laborpendolantaj kaj ĝeneralaj pasaĝeroj moviĝoj inter la menciitaj urboj.

Historio redakti

 
Bushaltejo de VMT ĉe la stacidomo de Rottenbach

La tarifkoncepto ekvalidis en la 1.4.2006 anstataŭigante la iel provizoran RegioMobil-tarifon de Deutsche Bahn. La alteco de la bileto kalkulatas per la traveturitaj zonoj. La biletoj validas ĉe vagonaroj de Deutsche Bahn, Abellio Rail Mitteldeutschland, Süd-Thüringen-Bahn kaj Erfurter Bahn, ĉe mallongdistancaj movofertantoj enurbaj kaj enregionaj (buse) kaj de municipaj kaj de privataj entreprenoj. En februaro 2009 enkondukitis ĉe stacidomoj biletsenvalorigiloj kiuj eblis la aĉetadon de biletoj provize.

En la 12.12.2010 VMT pligrandiĝis je Distrikto Saale-Holzland, restajn partojn de Distrikto Gotha kaj la urbo Gera. Krome eblis uzi la fervojlinion ĝis Bad Langensalza kaj kelkajn liniojn fervojajn kaj busajn ĝis Sömmerda, Zeitz, Neustadt an der Orla, Rudolstadt, Oberhof, Schmalkalden kaj Eisenach. Ekde la 13.12.2020 la teritorio ege kreskis kaj ekamplekis Distrikton Saalfeld-Rudolstadt kaj Distrikton Saale-Orla. Aldonitis kelkaj vagonardistancoj plusaj al Eisenach, Sömmerda kaj Bad Kösen.[1][2]

Tarifzonoj redakti

VMT konsistas el 106 ĉeloj tarifaj, el kiuj kvar estas urbaj (Erfurt 10, Vajmaro 20, Jena 30, Gera 40) kaj 102 regionaj.

Bahnstrecken redakti

Jenaj fervojlinioj aŭ komplete aŭ parte tuŝas la teritorion de la trafikunuiĝo:

  • linio Halle-Bebra = Thüringer Bahn (nur inter Bad Kösen kaj Eisenach)
  • linio Weimar-Gera = Holzlandbahn
  • linio Großheringen-Saalfeld = Saalbahn/linio Orlamünde-Oppurg = Orlabahn (nur inter Großheringen kaj Pößneck unt.Bf.)
  • linio Leipzig-Probstzella (nur inter Crossen Ort kaj Probstzella)
  • linio Weimar-Kranichfeld
  • linio Sangerhausen-Erfurt (nur inter Erfurt kaj Sömmerda)
  • linio Wolkramshausen-Erfurt (nur inter Erfurt Hbf. kaj Ringleben-Gebesee)
  • linio Kühnhausen-Bad Langensalza
  • linio Gotha-Leinefelde (nur inter Gotha kaj Bad Langensalza)
  • linio Fröttstädt-Georgenthal
  • linio Arnstadt-Saalfeld
  • linio Rottenbach-Katzhütte = Schwarzatalbahn
  • linio Neudietendorf-Ritschenhausen (nur inter Neudietendorf kaj Arnstadt Süd)
  • linio Hockeroda-Unterlemnitz (nur inter Hockeroda kaj Blankenstein)
  • linio Orlamünde-Oppurg
  • linio Werdau-Mehltheuer (nur inter Weida kaj Weida Altstadt)

Entreprenoj membraj redakti

Buse/trame:

  • Erfurter Verkehrsbetriebe (EVAG)
  • IOV Omnibusverkehr Ilmenau
  • Jenaer Nahverkehr GmbH
  • JES Verkehrsgesellschaft
  • KomBus GmbH Rudolstadt
  • Personenverkehrsgesellschaft Weimarer Land (PVG), Apolda
  • PRG Personen- und Reiseverkehr Greiz
  • RVG Regionalverkehr Gera/Land
  • Stadtwirtschaft Weimar
  • Straßenbahn Gotha und Thüringer Waldbahn
  • Verkehrs- und Betriebsgesellschaft Gera (GVB)
  • Verkehrsgemeinschaft Landkreis Gotha
  • Verkehrsunternehmen Andreas Schröder

Vagonare:

  • Abellio Rail Mitteldeutschland
  • DB Regio Südost
  • Erfurter Bahn
  • Süd-Thüringen-Bahn
  • DB RegioNetz/Oberweißbacher Berg- und Schwarzatalbahn

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti