Uedo
dezerta rivervalo, normale seka, kiu estiĝas rivero kiam pluvas
(Alidirektita el Vadio)
Uedo aŭ Vadio (laŭ la araba vorto وادي, do Ŭadi) estas sekiĝinta fluejo de rivero en dezertaj regionoj de Afriko kaj Azio. Nur post pluvegoj ilin plenigas - ofte eĉ abunda kaj torenta - akvo. Uedoj povas entranĉi sin en la ĉirkaŭan dezerton ĝis profundeco de 100 metroj. Sekve iliaj valoj povas havi krutajn flankojn. Multaj oazoj kaj ties daktilpalmaroj situas en uedoj.
Ekzemploj Redakti
Draa, Muluja, Uedo Hammmat, Uedo Natrun, Uedo al-Araba, Uedo Maghara