Valcalepio

itala vinkultiva regiono

La Valcalepio (Àl Calèpe en la bergama dialekto de la lombarda, variaĵo de la itala lingvo kaj Vallis Calepii en la latina) estas monteta areo kaj vinkultiva regiono situanta en la orienta parto de la provinco Bergamo kaj sude de la lago de Iseo, inter la riveroj Cherio kaj Oglio. Tiu monteta areo konsistas el 9 municipoj, el kiuj 4 estas parto de la "Monta Komunumo de la Bergamaj Lagoj".

vitejo de la regiono

Historio redakti

Probable la greka Καλός-Επιίας (Kalos-Epias), kiu signifas "bona tero, dolĉa tero", estas la origino de la nomo de la monteta areo. La fekundeco de la grundo ankaŭ favoratas pro la aparte milda klimato, danke al la proksimeco de la lago.

Ekonomio redakti

Bona grundo, milda klimato, estas nemalhaveblaj ingrediencoj por vinproduktado, tiel ke la Valcalepio, direkte al la fino de la sesdekaj, markis la renaskiĝon de Bergama vinproduktado.

Estas kvar ĉefaj vinoj:

  • La Valcalepio rosso, produktita el vinberoj Merlot kaj Cabernet-Sauvignon;
  • La Valcalepio bianco, produktita kun vinberoj Pinot Bianco, Grigio kaj Chardonnay;
  • La Valcalepio Moscato passito, kun belega rubenruĝa koloro kun oranĝaj reflektoj;
  • La Valcalepio Rosso Riserva, kun pli aŭ malpli intensa rubenruĝa koloro kun reflektoj tendencaj al grenato.

Alia kreskanta aktiveco estas olivkultivado kiu, ankaŭ dank'al la nomado de la oleoj "Lombardaj Lagoj", fariĝas grava por la loka ekonomio.

Komunumoj de Valcalepio redakti

La komunumoj Credaro, Foresto Sparso, Gandosso kaj Villongo apartenas al la "Monta Komunumo de la Bergamaj Lagoj".