Valdenebro

Valdenebro [baldeNEbro] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo, foje atribuita ankaŭ al Komarko de Sorio. La loknomo Valdenebro estas etimologie komprenebla kiel Valo de junipero, alude al abunda montararbo; kaj tiukadre aperas junipero en la municipa blazono, apud plugilo, kiel simbolo de agrikulturo.

Valdenebro
Valdenebro, Soria, España, 2017-05-26, DD 50.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42313 [+]
Demografio
Loĝantaro 96  (2021) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 34′ N, 2° 58′ U (mapo)41.570833333333-2.9638888888889Koordinatoj: 41° 34′ N, 2° 58′ U (mapo) [+]
Alto 935 m [+]
Areo 51,41 km² (5 141 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Valdenebro
Situo de Valdenebro

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Valdenebro [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

 
Komarko Tierras del Burgo en la okcidento de la provinco Sorio.
 
Loko de Valdenebro en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 51,41 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 96 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 300 loĝantojn el la 1970-aj jaroj.

Ĝi distas 60 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas inter El Burgo de Osma kaj Almazán. La municipo enhavas la loĝlokojn Boós kaj Valdenebro. Ĝi limas kun Boós, Valdenarros, nun apartenanta al El Burgo de Osma, Bayubas de Arriba, Bayubas de Abajo, Quintanas de Gormaz kaj Lodares de Osma, ankaŭ apartenanta al El Burgo de Osma.

HistorioRedakti

Ŝajne estis iama setlejo de arevakoj, kaj estis restaĵoj de romia epoko.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado en la 12-a jarcento.

En la Censo de 1789, de la Grafo de Floridablanca, ĝi estis loko tiam konata kiel Val de Nebro de la Partio de Osma en la Intendencia de Soria, kun jurisdikcio de senjorlano sub la aŭtoritato de la vicurbestro, nomumita de la Duko de Uceda.

AktualoRedakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

BibliografioRedakti