Eble vi serĉas: Valtice.
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Jičín. Pri parto de municipo Košťálov temas artoikolo Valdice (Košťálov).

Valdice (ĝis la jaro 1950 sub la nomo Kartouzy-Valdice, germane Karthaus-Walditz) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Jičín, Regiono Hradec Králové proksimume 2 km de la distrikta urbo Jičín (en direkto al Lomnice nad Popelkou). Vivas ĉi tie 1 323 loĝantoj (2023).

Valdice
germane Karthaus-Walditz
municipo
Valdice de sudo (2007)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Valdice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Jičín
Administra municipo Jičín
Historia regiono Bohemio
Montaro Jiĉina montetaro
Situo Valdice
 - alteco 308 m s. m.
 - koordinatoj 50° 27′ 18″ N 15° 23′ 06″ O / 50.45500 °N, 15.38500 °O / 50.45500; 15.38500 (mapo)
Katastro 0,92 km² (92 ha) Valdice
Loĝantaro 1 323 (2023)
Denseco 1 438,04 loĝ./km²
Unua skribmencio 1627
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 507 11
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0522
NUTS 5 CZ0522 573701
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Valdice
Retpaĝo: www.valdice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Troviĝas ĉi tie kartuziana monaĥejo, kiu ekde la duono de la 19-a jarcento servas kiel malliberejo Valdice.[1] Antaŭ la areo situas Monumento de politikaj malliberigintoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radim (distrikto Jičín), Soběraz, Jičín kaj Železnice.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1627, kiam Albrecht von Wallenstein fondis Kartuzianan monaĥejon, ĉirkaŭ kiu estiĝis vilaĝo.

Post la morto de Wallenstein en la jaro 1635 ĉio falis al Ferdinando la 2-a, kiu donacis la posedaĵon al la valdica monaĥejo. La korprestaĵoj de Albrecht von Wallenstein estis en la preĝejo lokigitaj inter la jaroj 1636 kaj 1783. Post transŝovo de la korprestaĵoj ĝis Mnichovo Hradiště ĉi tie estis kreita punejo kun kapacito 600 personoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 142
18801 339
18901 348
1900981
19101 077
19211 244
JaroLoĝantoj
19301 018
1950554
1961689
1970780
19801 346
19911 582
JaroLoĝantoj
20011 522
20141 427
20161 423
20171 386
20181 392
20191 375
JaroLoĝantoj
20201 390
20212 373
20221 357
20231 323

Memorindaĵoj redakti

  • Monumento al Tomáš G. Masaryk
  • Monumento al viktimoj de la 1-a kaj la 2-a mondmilito
  • Monumento de politikaj malliberigintoj
  • Kartuziana monaĥejo (nun malliberejo Valdice)
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Bazaj informoj | Malliberejo Valdice. Vězeňská služba ČR. Arkivita el la originalo je 2019-01-08. Alirita 2019-01-09.