Valea Sasului

komunumo en Rumanio

Valea Sasului - jen rumane, prononco [valja sasuluj], hungare:Szászvölgy [SASføldj], germane:Deutschbach [DOJĈbaĥ] - estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Blaj. Administre ĝi apartenas al la komunumo Șona (hungare Szépmező, germane Schönau [ŜØNaŭ], laŭvorte "bela herbejo"). Ĝi estas parto de la regiono Transsilvanio kaj de la distrikto Alba.

Valea Sasului · Szászvölgy · Deutschbach
vilaĝo
Administrado
Lando  Rumanio
Regiono Transilvanio
Distrikto distrikto Alba
Poŝtkodo 517762
Demografio
Loĝantaro 4  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 46° 17′ N, 24° 2′ O (mapo)46.28561424.029959Koordinatoj: 46° 17′ N, 24° 2′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Valea Sasului · Szászvölgy · Deutschbach (Rumanio)
Valea Sasului · Szászvölgy · Deutschbach (Rumanio)
DEC
Valea Sasului · Szászvölgy · Deutschbach
Valea Sasului · Szászvölgy · Deutschbach
Situo de Valea Sasului · Szászvölgy · Deutschbach

Map

vdr

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 358 loĝantojn (plejparte rumanoj), en 1992 estis nur 39 (rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la vilaĝo vivis 4 loĝantoj.

Historio redakti

Ĝia unua mencio skribe estas en 1503. Origine ĝi estis vilaĝo de la transilvaniaj saksoj, sed ĝia germana loĝantaro en la 17-a jarcento pereis. Ĝis 1919 ĝi apartenis al al la Hungara reĝlando ene de Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Kis-Küküllő vármegye (germane Komitat Kleinkokel).

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti