Valle de la Serena

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Valle de la Serena estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj - kiel la nomo sugestas - al la komarko La Serena. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 111 loĝantoj sur areo de 121,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 loĝantoj/km². Estas du aliaj vilaĝoj kun sama nomokomenco en la provinco.

Valle de la Serena
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko La Serena
Poŝtkodo 06458
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Martín Caballero Horrillo
Demografio
Loĝantaro 1 111  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 42′ N, 5° 48′ U (mapo)38.700555555556-5.7997222222222Koordinatoj: 38° 42′ N, 5° 48′ U (mapo) [+]
Alto 423 m [+]
Areo 121,4 km² (12 140 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valle de la Serena (Ekstremaduro)
Valle de la Serena (Ekstremaduro)
DEC
situo en Ekstremaduro
Valle de la Serena (Hispanio)
Valle de la Serena (Hispanio)
DEC
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valle de la Serena [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas vallejos.

Valle de la Serena estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto La Serena sude de Don Benito, je altitudo de 423 m; je 130 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 70 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 121,4 km².

Ekonomio

redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Estis minejoj de volframo kaj de stano, aktuale nefunkciantaj. Estas unu el la vilaĝoj kie oni produktas la fromaĝon kun denominación de origen de la Serena. Estas ankaŭ rilate la agrikulturan tradicion la Muzeo Casa Labriega de La Serena, konstruaĵo de la 16a jarcento.

Kuriozaĵoj

redakti

Tie naskiĝis Juan Donoso Cortés en 1809, fama verkisto kaj politikisto de la 19a jarcento.

Eksteraj ligiloj

redakti