Valo Saja
La valo Saja [SAĥa], en hispana Valle del Saja, estas en Kantabrio, Hispanio, ĉe la meza kaj alta fluejo de la rivero Saja. En la valo distingeblas du naturaj komarkoj, nome la jenaj:
- La mezalta zono sude estas nomata ĝenerale Valo Cabuérniga. Ĝi estas okupata de la municipaj teritorioj de Los Tojos, Cabuérniga kaj Ruente, same kiel de la Mancomunidad Campoo-Cabuérniga.
- El la gorĝo Hoz de Santa Lucía ĝis San Pedro de Rudagüera estas nomata Valo Cabezón norde, kun la municipaj teritorioj de Cabezón de la Sal, Mazcuerras kaj Reocín.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d0/Valle_del_Saja.png/300px-Valle_del_Saja.png)
Tiuj valoj estas formataj inter la varia orografio de la Kantabra Montaro. En la supra fluejo estas la montaroj Cordel, Bárcena Mayor, de Cabuérniga kaj Ucieda kaj Escudo de Cabuérniga