Vanellus

(Alidirektita el Vaneloj)

La birdoj de genro Vanellus estas mezgrandaj vadbirdoj kiuj apartenas al subfamilio Vanellinae de la familio Ĥaradriedoj, kiuj enhavas ankaŭ pluviojn kaj morinelon. La vorto "Vanelo" povas esti uzata por ĉiu birdo de tiu genro Vanellus, sed ankaŭ estas uzata specife por la konata specio VaneloEŭrazia vanelo, Vanellus vanellus. Iu vanelo povas esti konsiderata kvazaŭ iu pluvio pli granda.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vanellus

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Bonaparte 1842
Genro: Vanellus Vanellus
Specio: vidu tekston
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Fakuloj plej ofte konsentas, ke ekzistas 24 specioj de vaneloj, sed klasado inter diversaj subfamilioj malkonsentas. Peters rekonas ne pli ol 19 genrojn, sed aliaj konsideras ĉiujn vanelojn kiel membroj de la sama genro Vanellus.

Tiuj longkruraj vadbirdoj havas plej ofte buntajn plumarojn tre markitajn. Kvankam la plej konata specio de norda hemisfero, nome VaneloEŭrazia vanelo, Vanellus vanellus, havas fajnan kreston, nur ankaŭ du aliaj specioj havas similan kreston. Flavaj aŭ ruĝaj vizaĝaj bridoj estas pli tipaj ornamaĵoj.

Listo de specioj redakti

Nur VaneloEŭrazia vanelo, Vanellus vanellus, Socia vanelo, Vanellus gregarius, Blankvosta vanelo, Vanellus leucurus, kaj Vanellus superciliosus estas migrantaj specioj.

Multaj specioj havas vizaĝajn bridojn aŭ masketojn kiuj povas esti ĉu etaj (Nigrakapa vanelo, Vanellus tectus, Punktobrusta vanelo, Vanellus melanocephalus, Ruĝbeka vaneloHindia vanelo, Vanellus indicus, kaj Trikolora vanelo, Vanellus tricolor) ĉu grandaj (Blankkrona vanelo, Vanellus albiceps, Sudafrika flavbrida vanelo, Vanellus senegallus, Flavbrida vaneloMalabara vanelo, Vanellus malabaricus, Indonezia vanelo, Vanellus macropterusMaskita vanelo, Vanellus miles).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti