Vaszar
Vaszar (vasar) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Pápa.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 34 km²
- Loĝantaro: 1620
- Poŝtkodo: 8542
- Telefonprefikso: 89
Situo redakti
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Győr-Pápa. La lasta urbo troviĝas je 8, Veszprém je 58, Budapeŝto je 148 km-oj.
Historio redakti
La vilaĝo estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1332. La kampoj longe apartenis al la eklezio. La vilaĝo apartenis al Turka Imperio inter 1567-1592. En la18-a jarcento ĝi refondiĝis. Nun la kampoj estas bonaj ĉaslokoj.
Vilaĝservoj estas lernejo, biblioteko, sportejo.
Vidindaĵoj redakti
- postbaroka romkatolika Preĝejo de Sankta Georgo (Vaszar) kun golgoto de 1790, la turo estas 32 metrojn alta
Famuloj redakti
En Vaszar naskiĝis kirurgo Mihály Ihász.