Vazektomio

ĥirurgia operacio por steriligo de viroj

Vazektomiospermoduktektomio estas steriligo de viro. Dum tia kirurgio oni distranĉas la spermodukton. La funkciado de la testiko ne ŝanĝiĝas. Estiĝintaj spermoĉeloj estas resorbitaj de la korpo. Vazektomio modifas nek starigeblon de la peniso, nek ejakuladon. Sed la ejakulaĵo ne enhavas spermatozoojn.

Tiu metodo estas teorie inversigebla: eblas religi la tranĉitajn duktojn per operacio tielnomata vazovazostomio. Sed ĝi pliofte malsukcesas restarigi la fekundecon (25 % de ŝanco de refekundigo). La kialo estas, ke la organismo de vazektomiito produktas antikorpojn kontraŭ siaj propraj spermatozooj.

La loko de vazektomio (aŭ spermoduktektomio, t.e. kie oni distranĉas la spermoduktojn (montrita per ruĝa koloro)

Perspektivo redakti

Oni rekomendas ke paciento povos rekomenci koitadon je unu semajno post vazektomio (depende de resaniĝo); tamen gravedigo ankoraŭ eblas dum la nombro da spermatozooj elĵeititaj estas pli ol nulo. Necesas uzi alian kontraŭkoncipan metodon ĝis spermanalizo je du monatoj post la vazektomio aŭ post 10-20 spermelĵetoj.[1] La British Andrological Society (brita andrologia socio) rekomendas ke sufiĉas unu spermanalizo, kiu konfirmas la mankon de spermatozooj, post 16 semajnoj.

Biologiaj konsekvencoj redakti

Vazektomio esence certigas, en plejmultaj kazoj, ke la paciento estos sterila post la kirurgio. Konsilindas konfirmi la sukceson de la procedo per spermanalizo. Kuracistoj konsideras ke la procedo estas porĉiama, ĉar inversigi vazektomion estas multekoste kaj ne restaŭras la spermnivelon al antaŭvazektomiaj niveloj.

Viro post vazektomio havas preskaŭ nulan ŝancon gravedigi virinon, sed li ankoraŭ havas la saman riskon ricevi kontaĝan seksmalsanon.

Post vazektomio la testikoj restas en la skroto, kie Leydig-ĉeloj daŭras produkti testosteronon kaj aliajn virajn hormonojn, kiuj estas daŭre sekreciataj en la sangofluon. Unu esploro trovis ke la seksimpulso estis malplia en 6% da viroj post vazektomio[2], dum aliaj studoj trovis pliajn reduktojn, ĝis 20%.[3]

Kiam la vazektomio estas kompleta, spermo ne povas eliri el la korpo tra la peniso. La testikoj ankoraŭ produktas spermatozoojn, sed la korpo malkombinas ilin kaj resorbas ilin. Membranoj en la epididimo sorbas multan fluidon, kaj la rilataj makrofaĝoj disrompas la solidajn komponantojn, kiuj sorbiĝas en la sangofluon. Post vazektomio, la membranoj devas pligrandiĝi por sorbi kaj konservi fluidon; tio instigas la imunsistemon rekruti pluajn makrofaĝojn por malkomponigi kaj sorbi la solidojn. Ĝis unu jaro post vazektomio, en sesdek ĝis sepdek elcentoj da viroj estiĝas kontraŭspermaj antikorpoj.[4] En iuj kazoj, vazito noda, benigna dismultiĝo de la dukta epitelio, povas ankaŭ rezulti.[5][6] La akumulo de spermo pliigas la premon en la spermoduktoj kaj epididimo. Enigo de spermo en la skroton kaŭzas spermajn granulomojn formiĝi por enhavi kaj sorbi la spermon, kiun la korpo traktas kiel fremdan substancon.[7] Homaj studoj montras longdaŭran damaĝon al, kaj ŝrumpado de, la testikoj.[8][9] Bestaj studoj implicas 40%-falon de testosteronaj niveloj, kaj aliaj hormonaj ŝanĝoj estigitaj de vazektomio ĝis ĉirkaŭ ok monatoj.[10]

Efikeco kiel kontraŭkoncipa metodo redakti

La brita Royal College of Obstetricians and Gynaecologists (asocio pri obstetriko kaj ginekologio) deklaris ke oni ĝenerale agnoskas malsukceson en 1 el 2000 vazektomioj, kiu estas signife pli bona ol por la ekvivalenta operacio ĉe virinoj, en kiu malsukcesas 1 el 200 ĝis 300 kazoj.[11] Frua gravedigo ene de kelkaj monatoj post vazektomio tipe rezultas de koitado tro frue post la operacio kaj manko de kontraŭkoncipo. Malfrua malsukceso, t.e. gravedigo post rekanaligo de la spermoduktoj estas dokumentita, sed rara.[12] Sistema rekonsidero de 28 studoj en 2005 priskribis entute 183 malsukcesojn aŭ rekanaligojn el proksimume 43.642 vazektomiaj pacientoj (0,4%), kaj 20 studoj en la sama referaĵo priskribis 60 gravedigojn post 92.184 vazektomioj (0,07%)[13]

Plejmultaj kuracistoj kaj kirurgoj kiuj faras vazektomiojn rekomendas unu (foje du) postoperacian spermanalizon por konfirmi sukcesan vazektomion; tamen multaj viroj ne revenas por konfirmaj testoj, citante malkonvenecon, embarason, forgesemon, aŭ certecon de steriligo.[14] En 2008 la usona FDA aprobis teston nomitan SpermCheck Vasectomy[15], kiu ebligas al pacientoj mem plenumi la teston; tamen plenumo por postvazektomia spermanalizo ĝenerale restas malalta.

Inversigi vazektomion redakti

Kvankam viroj kiuj havis vazektomion devus ne pensi ke ĝi estas inversigebla, kaj plejmultaj viroj kaj ilia partnero kontentas pri la operacio,[16][17] vivaj cirkonstancoj kaj perspektivoj povas ŝanĝiĝi, kaj ekzistas kirurga procedo por inversigi vazektomion, unue farita de Earl Owen en 1971[18][19]). Inversigoj estas sukcesaj por ebligi gravedigon en diversaj elcentoj da kazoj. La tipa elcento da sukcesaj gravedigoj estas ĉirkaŭ 55% se farita ene de 10 jaroj, kaj falas al ĉirkaŭ 25% post 25 jaroj.[20] Post inversigo, spermanalizo kaj moviĝemo kutime estas pli malaltaj ol antaŭ vazektomio. Pruvo montras ke viroj kiuj havis vazektomion, produktas pliajn nenormalajn spermatozoojn, kiu eble klarigas kial eĉ fizike bona inversiga operacio ne ĉiam restaŭras fekundecon.[21][22]

Koncipigi post vazektomio redakti

Por ebligi reprodukti per provtuba fekundigo post vazektomio, konsilindas ke ĉiuj viroj, antaŭ steriligo, konsideru kriogenikan konservadon de spermo. Ofte viroj kiuj havis malsukcesan operacion por inversigi vazektomion, bedaŭras ke ili antaŭe ne sciis ke ili povus konservigi spermatozoojn.[23] La kosto de konservado en t.n. spermbanko eble estus signife malpli ol por inversigi vazektomion. Tamen oni devas konsideri la koston de provtuba fekundigo, kiu povas esti alta. Provtuba fekundigo eble estas malpli kosta por unu provo ol inversigo de vazektomio, sed unu provo ofte ne sufiĉas por gravedigi. Malavantaĝe necesas procedo ĉe la virino, kaj la eblaj flankefikoj ĉe la patrino kaj la bebo.[24]

Injekti spermon en ovon: Eblas elsuĉi spermon el la testikoj aŭ el la spermoduktoj, kaj dum la kvanto ne sufiĉas por sukcesa artefarita ensemo, tiom sufiĉas por fekundigi unu ovon per rekta injekto. Tiel oni evitas la problemon de kontraŭspermaj antikorpoj, kaj eble pli rapide rezultigos gravedigon.[24]

Komplikaĵoj redakti

Nedaŭraj komplikaĵoj inkludas kontuzon kaj sangadon. La suturoj ĉe la malgrandaj tranĉoj bezonataj emas iriti, sed eblas minimumigi tion kovrante ilin per gazo aŭ malgranda glua bandaĝo. La ĉefaj daŭraj kompilaĵoj estas kronika doloro kiu ĝenas la tekstikojn, pelvon aŭ malaltan abdomenon. Tio nomiĝas "post-vazektomia dolora sindromo" (sube). Bestaj kaj homaj datumoj montras ke vazektomio ne pliigas kontuziosklerozon kaj ke pliiĝoj en cirkulantaj imunaj kompleksoj estas efemeraj. La plimulto de la rezultoj pri kanceroj de la prostato kaj testikoj montras ke viroj kun vazektomio ne havas pli grandan riskon de tiaj kanceroj.[25]

Post-vazektomia dolora sindromo redakti

Post-vazektomia dolora sindromo estas kronika, foje malfortiga kondiĉo, kiu foje aperas tuj aŭ post kelkaj jaroj.[26] Unu esploro citis studojn kiuj taksas oftecon je unu kazo en 10 ĝis 30 vazektomioj.[27] La doloro povas esti konstanta orkialgioepididima doloro, aŭ ĝi povas esti doloro kiu okazas nur je specifaj tempoj, ekzemple dum koitado, ejakulado, aŭ fizika ekzerco.[7]

Populareco de vazektomio redakti

Vazektomio estas la plej efika daŭra metodo de kontraŭkoncipo, kiu disponeblas al viroj. Pro multaj kialoj ĝi havas pli pozitivan perspektivon ol tuba ligado ĉe virino. Vazektomio estas pli koste efika, malpli invada, havas metodojn elmerĝantajn kiuj eble pli faciligos inversigon, kaj havas multe malplian riskon de postkirurgiaj komplikaĵoj. Malgraŭ tio, en Usono vazektomio estas uzata je malpli ol duono de la ofteco de tuba ligado por virinoj.[28]

Kontraste, Nov-Zelando havas pli altajn nivelojn de vazektomio ol por tuba ligado. 18% de ĉiuj viroj, kaj 25% de edzoj, havis vazektomion. La aĝ-kohorto kun la plej alta elcento da vazektomioj estis 40-49, el kiuj 57% da viroj havis ĝin.[29] Kanado, Britio, Butano, kaj nederlando havas similajn elcentojn da vazektomioj.[30]

Historio redakti

Ek de 1822 oni eksperimentis kaj observis pri vazektomio ĉe hundoj kaj aliaj bestoj. Ĵus poste, R. Harrison faris la unuan dokumentitan homan vazektomion; tamen li faris tion ne por steriligi, sed por okazigi atrofion de la prostato. La unuan studon pri vazektomio publikigis Ashley Cooper en 1830. Malfrue en la 19-a jarcento, Steinach popularigis vazektomion por "rejunigi". Li kredis ke ĝi pliigis testosteronon, do pliigis la seksimpulson. Diversaj landoj uzis vazektomion en la frua 20-a jarcento por steriligi krimulojn, toksomaniulojn kaj aliajn, kiujn malamis la aŭtoritatoj. Dum la jaroj oni kuraĝigis vazektomion por kuraci diversajn aliajn simptomojn, ĝenerale baze de misaj ideoj pri la scienco pri ĝi, aŭ misaj interpretoj de observitaj aferoj. En 1938 aperis raporto pri sukcesa inversigo de vazektomio. En la 1940-aj jaroj, vazektomio fariĝis laŭgrade pli uzata por kontraŭkoncipo en iuj landoj. La unua naciskala programo por vazektomio estis lanĉita en Barato en 1954, pri kiu raportis Phadke en 1964. En 1955 aperis raporto pri la rekanaligo de spermoduktoj. Senskalpelan vazektomion evoluigis Dr. Li Shunqiang en Chongqing en 1974. Ĝis tiam vazektomio ne estis populara ĉe ĉinaj viroj. La nova metodo estis minimume invada kaj kaŭzis malmultajn komplikaĵojn, precipe en foraj regionoj kun magraj kuracaj rimedoj. Oni raportis ke en evoluintaj landoj, vazektomio disvastiĝis pro kontraŭa informado pri la kontraŭkoncipa pilolo kaj feminista kampanjo kuraĝigi plian respondecon de viroj pri seksaj aferoj.[31]

En Aŭstralio, steriligo, de viroj aŭ virinoj, estis konsiderata kontraŭleĝa kaj malmorala ĝis la 1970-aj jaroj. Pro la agitado de Ian Edwards kaj la humanistaj socioj, la provincoj (krom Kvinslando) etike aprobis la procedon. Oni faris vazektomion 72.000-foje en 1974 en Aŭstralio.[32]

En Francio vazektomio estis konsiderata kontraŭlega ĝis 2001, pro klaŭzoj en la Napoleona Kodekso, kiuj malpermesis "memkripligon". Neniu franca leĝo specife menciis vazektomion ĝis 2001 kiam nova leĝo pri kontraŭkoncipo (kaj aborto) permesis la procedon.[33]

Disponigo de vazektomio kaj la rilataj leĝoj redakti

En iuj landoj la kostoj estas kovrataj de la nacia kuraca sistemo. Vazektomio estas aprobita kaj disponebla en multaj landoj, sed en iuj landoj ankoraŭ ekzistas obstakloj. Eĉ kie steriligo estas oficiale permesita, aliuloj kontraŭstaras, ekzemple klerikoj de diversaj specoj.

Islama tradicia leĝaro ne permesas steriligon. Tamen en 2012, la Indonezia Ulema-Konsilio konsentis permesi vazektomion en Indonezio ene de limigoj, inklude de:[34]

  • Oni ne intencas ke la vazektomio estu porĉiama;
  • La viro havas almenaŭ 50 jarojn;
  • La edzino de la viro permesas ĝin;
  • Oni ne faras la procedon por "malmoralaj celoj".

En iuj landoj estas malfacilaĵoj pro la influo de la Katolika Eklezio[31][35], kiu provas malpermesi al siaj membroj uzi steriligon. Multaj katolikoj ignoras tian konsilon. Iuj klerikoj eĉ kuraĝigas katolikojn inversigi jam faritan vazektomion.

Referencoj redakti

  1. Healthwise Staff (2010-05-13). Vasectomy Procedure, Effects, Risks, Effectiveness, and More. webmd.com. Alirita 2012-03-29.
  2. Nielsen CM, Genster HG (1980). “Male sterilization with vasectomy. The effect of the operation on sex life”, Ugeskr Laeger 142 (10), p. 641–643. 
  3. (1983) “The long-term effects of vasectomy on sexual behaviour”, Acta Psychiatrica Scandinavica 67 (5), p. 333–338. doi:10.1111/j.1600-0447.1983.tb00350.x. 
  4. (2009) “Immunological and Clinical Consequences of Vasectomy*”, Andrologia 14 (1), p. 15–22. doi:10.1111/j.1439-0272.1982.tb03089.x. 
  5. Deshpande RB, Deshpande J, Mali BN, Kinare SG (1985). “Vasitis nodosa (a report of 7 cases)”, J Postgrad Med 31 (2), p. 105–8. 
  6. (1988) “Vasitis nodosa and associated clinical findings”, Journal of Clinical Pathology 41 (4), p. 419–423. doi:10.1136/jcp.41.4.419. 
  7. 7,0 7,1 Christiansen C, Sandlow J (2003). “Testicular Pain Following Vasectomy: A Review of Post vasectomy Pain Syndrome”, Journal of Andrology 24 (3), p. 293–8.  Arkivigite je 2008-07-06 per la retarkivo Wayback Machine
  8. PMID 15193483 (PubMed)
    Citado estos kompletigata aŭtomate en malmultaj minutoj. Jump the queueekspansiu permane
  9. http://www.vasectomypain.org/testicular_damage
  10. PMID 1794840 (PubMed)
    Citado estos kompletigata aŭtomate en malmultaj minutoj. Jump the queueekspansiu permane
  11. . Sterilisation for women and men: what you need to know. Arkivita el la originalo je 2011-01-04. Alirita 2012-12-06.
  12. (1984) “Late failure of vasectomy after two documented analyses showing azoospermic semen”, BMJ 289 (6437), p. 77–79. doi:10.1136/bmj.289.6437.77. 
  13. (2005) “HOW LITTLE IS ENOUGH? THE EVIDENCE FOR POST-VASECTOMY TESTING”, The Journal of Urology 174 (1), p. 29–36. doi:10.1097/01.ju.0000161595.82642.fc. 
  14. (2005) “Postvasectomy Semen Analysis: Are Men Following Up?”, The Journal of the American Board of Family Medicine 18, p. 44–47. doi:10.3122/jabfm.18.1.44. 
  15. (2008) “Clinical and Consumer Trial Performance of a Sensitive Immunodiagnostic Home Test That Qualitatively Detects Low Concentrations of Sperm Following Vasectomy”, The Journal of Urology 180 (6), p. 2569–2576. doi:10.1016/j.juro.2008.08.045. 
  16. Landry E, Ward V (1997). “Perspectives from Couples on the Vasectomy Decision: A Six-Country Study”, Reproductive Health Matters (PDF) (special issue), p. 58–67.  Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
  17. (2002) “A comparison of women's regret after vasectomy versus tubal sterilization”, Obstetrics & Gynecology 99 (6), p. 1073–1079. doi:10.1016/S0029-7844(02)01981-6. 
  18. About Vasectomy Reversal. Professor Earl Owen's homepage. Arkivita el la originalo je 2007-12-06. Alirita 2007-11-29.
  19. Owen ER (1977). “Microsurgical vasovasostomy: a reliable vasectomy reversal”, Urology 167 (2 Pt 2), p. 1205. doi:10.1016/S0022-5347(02)80388-3. 
  20. Cited in Laurance, Jeremy (2009) "Vasectomy Reversal: First Cut Isn't Final" in The Independent 30 March 2009 http://www.independent.co.uk/life-style/health-and-families/health-news/vasectomy-reversal-first-cut-isnt-final-1657039.html
  21. (2003) “High sex chromosome aneuploidy and diploidy rate of epididymal spermatozoa in obstructive azoospermic men”, Journal of Assisted Reproduction and Genetics 20 (5), p. 196–203. doi:10.1023/A:1023674110940. 
  22. (2002) “Relationship between time period after vasectomy and the reproductive capacity of sperm obtained by epididymal aspiration”, Human Reproduction 17 (3), p. 736–740. doi:10.1093/humrep/17.3.736. 
  23. Murphy, Clare. "Divorce fuels vasectomy reversals", BBC News, 18 March 2009. Retrieved 19 September 2012.
  24. 24,0 24,1 (2010) “Vasectomy reversal versus IVF with sperm retrieval: which is better?”, Current Opinion in Urology 20 (6), p. 503–509. doi:10.1097/MOU.0b013e32833f1b35. 
  25. (2000) “Safety and effectiveness of vasectomy”, Fertility and Sterility 73 (5), p. 923–936. doi:10.1016/S0015-0282(00)00482-9. 
  26. (2000) “VASECTOMY REVERSAL FOR THE POST-VASECTOMY PAIN SYNDROME: : A CLINICAL AND HISTOLOGICAL EVALUATION”, The Journal of Urology 164 (6), p. 1939–1942. doi:10.1016/S0022-5347(05)66923-6. 
  27. (2008) “Genitourinary Pain And Inflammation”, p. 201–209. doi:10.1007/978-1-60327-126-4_13. 
  28. Shih G, Turok DK, Parker WJ (April 2011). “Vasectomy: the other (better) form of sterilization”, Contraception 83 (4), p. 310–5. doi:10.1016/j.contraception.2010.08.019. 
  29. Sneyd, M. J., Cox, B., Paul, C., & Skegg, D. (2001). High Prevalence of Vasectomy in New Zealand. Contraception, 64, 155-159.
  30. Pile, J., & Barone, M. (2009). Demographics of vasectomy - USA and International. Urologic Clinics of North America, 36(3), 295-306.
  31. 31,0 31,1 http://www.vasectomy-information.com/moreinfo/history.htm The history of vasectomy
  32. http://www.virtualmedicalcentre.com/treatment/vasectomy/148 Vasectomy
  33. Latham, Melanie. (2002-07-05) Regulating reproduction: a century of conflict in Britain and France. Manchester University Press. ISBN 0-7190-5699-3.
  34. Vasectomies are now allowed, MUI (July 4, 2012). Arkivita el la originalo je 2012-07-05. Alirita 2012-12-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-05. Alirita 2012-12-07.
  35. http://www.nsvi.org/history/ History - Introduction to No Scalpel Vasectomy International, Inc. (NSVI) & Vasectomy Missions in the Philippines

Vidu ankaŭ redakti