Ĝermolisto de finnaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Veera Tietti)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

B redakti

Albin Backholm redakti

Albin BACKHOLM (naskiĝis en 1911; mortis en 2005 en Vasa, Finnlando) estis finna esperantisto, longtempa membro de UEA kaj plurjara patrono de TEJO.

H redakti

Kaarlo Jalmari Haartman-Harteva redakti

Kaarlo Jalmari HAARTMAN-HARTEVA (ofte pli mallonge nomata Kaarlo Harteva) estis finna inĝeniero kaj esperantisto, direktoro de Finnlanda oficejo de Internacia Asocio de Bibliostudantoj kaj redaktoro de ĝiaj organoj. Li faris esperantlingvajn paroladojn en multaj urboj de Eŭropo, ankaŭ radioparoladojn, kunlaboris en la projekto La Ora Epoko, tradukis religiajn verkojn.

J redakti

Selma Järvinen redakti

Selma JÄRVINEN (1913-1999), dum jardekoj delegitino en Lauritsala (Finnlando), mortis la 8-an de novembro 1999 en Lappeenranta, kie ŝi estis la animo de la loka klubo.

N redakti

O redakti

Leo Konrad Ojala redakti

Leo Konrad OJALA (naskiĝis la 16-an de novembro 1891 en Helsinko, morto nekonata), estis finna importa kaj eksporta komercisto, kaj esperantisto ekde la jaro 1918. Li ĝidis multajn lingvokursojn, estis Esperanta sekretario de la Finnlanda Foiro 1922-23 kaj en 1922 redaktis la publikaĵon ,Ekonomiaj Fortoj de Finnlando'.

R redakti

Ilmari Rautio redakti

Ilmari RAUTIO (naskiĝis en 1892, mortis frue de 1979) estis esperantisto de sia frua junaĝo, fakdelegito pri ŝako en Helsinko.

Helena Riikonen redakti

Helena RIIKONEN (naskiĝis en 1905, mortis la 20-an de novembro 1997), estis klub-estrarano kaj iama delegitino en Turku (Finnlando), multe instruinta Esperanton.

T redakti

Veera Tietti redakti

Veera TIETTI (naskiĝis en 1921, mortis en septembro 1990) estis UEA-delegito en Somero, Finnlando. Delegito ekde 1955, ŝi tre aktive subtenis la lokan kaj internacian movadojn, interalie per elstara informa laboro en la loka gazetaro.