Venante Supren por Aero

Venante Supren por Aero (en:Coming Up for Air) estas romano de George Orwell, eldonita antaŭ la Dua MondMilito kaj prognozanta tiun konflikton. Ĝi verkiĝis unuapersone, kun George Bowling, la 45-jaraĝa protagonisto rakontanta al la leganto sian viv-historion.

Coming Up for Air
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro George Orwell
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 12-a de junio 1939
Eldonejo Victor Gollancz
Ĝenro satira fikcio
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La sociaj kaj materiaj ŝanĝoj spertataj de Bowling ekde infanaĝo aspektigas lian vivon tiel malproksima kiel la biblia karaktero Og, Reĝo de Baŝan, mencio pri kiu ekigas 'vojaĝon laŭ memor-vojo' de Bowling. La verkado de Orwell emas montri guston por pesimismo kaj mizero; tamen, Bowling esprimas nostalgian melankolion iom teneran. La romano presentas spiritokaptan realisman evokaĵon pri tio, kion ni nun nomas mezviva krizo.

Kio plej frapas ne tiom estas ke Orwell prognozis la komencon de la Dua Mond-Milito, kiu tiam iĝadis atendata, sed ke li antaŭvidis la transformiĝon de la socio kiu sekvos. Ja, nur kelkajn jarojn post la eldono de la libro, antaŭmilita Anglujo jam estis tiel dista kaj neatingebla kiel la Edvard-epoka infanaĝo de George Bowling.

La temoj de la romano estas nostalgio, la malsaĝo klopodi reiri kaj rekapti pasintajn glorojn, kaj la facila maniero laŭ kiu la revoj kaj aspiroj de junaĝo povas sufokiĝi per la monotona rutino de laboro, geedzeco, kaj pliaĝiĝo. George Bowling ne estas tre simpatia karaktero — li estas dika, mezaĝa asekur-vendisto kiu malŝatas siajn edzinon kaj infanojn kaj kiu perfidus la malmultajn principojn siajn por kelkaj drinkaĵoj aŭ bona nokto kun prostituitino.

Tamen, kiel multaj protagonistoj de Orwell, liaj savaj trajtoj estas malkaŝemo kaj senkompata klareco vida, precipe kiam temas pri si.

Orwell verkis la romanon dum ses monatoj pasigitaj en Maroko.

Eksteraj ligiloj redakti