Vendas Novas

Municipo en Portugalio

Vendas Novas (Novaj Gastejoj) estas urbo de Portugalio apartenanta al la Distrikto Évora, regiono Alentejo kaj intermunicipa komunumo Alentejo Central, kun proksimume 10 640 loĝantoj (2021). Ĝi estas la kvara plej granda urbo de la distrikto post Évora, Montemor-o-Novo kaj Estremoz.

Vendas Novas
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7080
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 846  (2011) [+]
Loĝdenso 53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 41′ N, 8° 27′ U (mapo)38.678026-8.455475Koordinatoj: 38° 41′ N, 8° 27′ U (mapo) [+]
Areo 225 km² (22 500 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Vendas Novas (Portugalio)
Vendas Novas (Portugalio)
DEC
Vendas Novas
Vendas Novas
Situo de Vendas Novas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vendas Novas [+]
vdr
Pilorio kaj palaco.

Ĝi estas sidejo de municipo de 222,39 km² de areo kaj 11 260 loĝantoj (2001), subdividita en du submunicipoj. La municipo limas nordokcidente kun la municipo Montijo, oriente kun Montemor-o-Novo, sude kun Alcácer do Sal kaj okcidente kun Palmela.

La municipo kreiĝis en 1962. Antaŭe ĝi estis freguesia de Montemor-o-Novo.

Gravaj ekonomiaj sektoroj estas agrikulturo, bestobredado, kaj turismo.

Submunicipoj redakti

La du submunicipoj (freguesias) estas la jenaj:

  • Landeira
  • Vendas Novas