Venta estas rivero de orienta Eŭropo, kiu longas 346 kilometrojn kaj enfluas al la Balta Maro. Venta fluas tra Litovio (168 km) kaj Latvio (178 km).[1]

Venta
latve Venta, litove Venta
rivero
Venta en urbo Kuldīga
Landoj Litovio Litovio, Latvio Latvio
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj Virvytė
 - dekstraj alfluantoj Abava
Kelkaj gravaj urboj
Fonto Lago Venių (Venių ežeras)
 - situo Komunumo Kelmė, Litovio
 - alteco 167 m
 - koordinatoj 55° 44′ 42″ N 22° 31′ 59″ O / 55.74500 °N, 22.53306 °O / 55.74500; 22.53306 (mapo)
Enfluejo Balta Maro
 - situo Ventspils, Latvio
 - alteco m
 - koordinatoj 57° 23′ 44″ N 21° 32′ 39″ O / 57.39556 °N, 21.54417 °O / 57.39556; 21.54417 (mapo)
Longo 346 km (215 mi)
Akvokolektejo 11 811 km² (1 181 100 ha)
Trafluo Ventspils
 - mezproksima 93 /s
Mapo de riverfluo
Mapo de riverfluo
Mapo de riverfluo
Vikimedia Komunejo: Venta

Vojo redakti

La larĝo de Venta ĉe la limo inter ŝtatoj estas 40-50 m, kaj ĉe la enfluejo de la rivero - 150-200 m. Tial Ventspils, situanta ĉe ĝia enfluejo, fariĝis grava havenurbo de Latvio.

Venta estas navigebla nur de la buŝo ĝis Kuldīga, kie la vojo estas barita de la Ventas Rumba - la plej larĝa natura akvofalo en Eŭropo.[2] Ekde la 17-a jarcento, pluraj provoj estis faritaj por forigi tiun malhelpon aŭ konstrui pretervojon kanalon, sed vane.[3]

Dimensioj redakti

  • kompleta longeco: 346 km
  • diferenco de alteco: 167 m (0.5 m/km)
  • averaĝa akvokvanto ĉe la enfluo en Balta Maro: 93 m³/s

Urboj trafluataj redakti

Interalie la sekvaj urboj troviĝas borde de la rivero:

Bildoj redakti

Referencoj redakti