Skrunda

urbo en Latvio

Skrunda estas urbo en Latvia historia regiono Kuronio, en la sudokcidento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Kuldīga kaj situas en suda parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 38 km de Kuldīga, 69 km de Liepāja kaj 149 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 1 872 personoj sur areo de 4,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 423 loĝantoj/km².

Skrunda
Urbo
Flago
Blazono
Lando Latvio Latvio
Distrikto Kuldīga
Historia regiono Kuronio
Rivero Venta
Supermara alteco 35 m s. m.
Koordinatoj 56° 40′ 35″ N 22° 00′ 57″ O / 56.67639 °N, 22.01583 °O / 56.67639; 22.01583 (mapo)
Areo 4,4 km² (440 ha)
Loĝantaro 1 906 (29.01.2021)
Denseco 433,18 loĝ./km²
Urborajtoj 1996
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-3326
Vikimedia Komunejo: Skrunda
Retpaĝo: skrunda.lv

Historio redakti

Ĝis la 13-a jarcento, Skrunda kasteltumulo apartenis al la Kuronia ŝtato Bandava. Unue estis menciita en skribaĵoj en Livonia periodo kiel Scrunden, en la traktato de 1253.[2] En 1253 la kuronaj teroj estis konkerita fare de la krucistoj, Skrunda venis sub la Livonian Ordenon. En 1368, la Skrunda kastelo de la Ordeno estis konstruita sur la maldekstra bordo de la rivero Venta.

Post la Livonia Milito, Skrunda en 1562 trovis sin en la Duklando Kuronio.

La kastelo estis detruita dum atako fare de svedaj soldatoj dum la Granda Nordia Milito.

En 1795 la Duklando estis aneksita al la Rusia Imperio, kaj en 1797 ĝi integriĝis en la Kuronian provincon.

En Unua Mondmilito, la etŝpura fervojo Aizpute-Skrunda-Saldus estis malfermita (fermita en 1931). Post la Sendependiĝo Milito (1918-1920), Skrunda estis inkludita en la lastatempe establita Respubliko de Latvio.

En 1925, al Skrunda estis koncedita la statuso de dense loĝita areo (vilaĝo). Kun la malfermo de la larĝŝpura fervoja linio Rigo-Skrunda-Liepāja en 1929, la ekonomia evoluo de Skrunda akcelis.

En 1950, Skrunda ricevis la rajtojn de laborista vilaĝo, kaj en 1961 la rajtojn de urbovilaĝo.[2] En 1996 - la urborajtojn.

Geografio redakti

La urbo situas en la Kuronia malaltebenaĵo sur la maldekstra bordo de la rivero Venta.[3]

Averaĝa temperaturo estas -4,5°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 700-750 mm jare.[3]

Transporto redakti

La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas A9 (Rigo-Liepāja), P116 (Kuldīga-Embūte), P107 (Skrunda-Ezere) kaj P117 (Aizpute-Skrunda).

Loĝantaro redakti

Ŝanĝo de loĝantaro redakti

Jaro Homoj[2][4]
1935 1087
1969 5300
2000 2689
2021 1869

Etna strukturo redakti

Jaro Homoj kune Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[4]
2000 2689 2296 (85%) 144 (5%) 33 (1%) 54 (2%) 21 (1%) 118 (4%) 23 (1%)
2021 1869 1653 (88%) 76 (4%) 20 (1%) 21 (1%) 7 (0%) 70 (4%) 22 (1%)

Vidindaĵoj redakti

  • Ordena kastelruinoj

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Toponavi.com. Distancoj
  2. 2,0 2,1 2,2 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 361.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. 4,0 4,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Skrunda en Vikimedia Komunejo