Vendiko

(Alidirektita el Ventiko)

Vendiko (aniŝinabeke, wiindigoo. krie, wīhtikōw. angle, wendigo.) estas hommanĝema spirito el algonkena folkloro. Ĝi estas nesatigebla - ju pli ĝi manĝas, des pli ĝi malsatas. Ĝi estas simbolo de avido, kaj laŭ algonkena folkloro homoj kun vendika spirito mem fariĝas vendikoj.

Vendiko
mita kreitaĵo • demono
Informoj
vdr
Homo en vendika kostumo.

Aspekto kaj konduto redakti

Kutime, oni priskribas la vendikon, kiel hommanĝulon. Ĝi loĝas en densaj arbaroj, kaj tombejoj. Ĝi aspektas kiel zombio, sen lipoj (ĝi formanĝis ilin) kaj kun strigsimilaj, sangostriaj okuloj, iufoje kun branĉkornoj. Ĝi estas tiom granda, ke ĝi povas manĝi arbojn, kaj ĝi havas koron el glacio.

La vendiko embuske ĉasas solajn vojaĝantojn kaj ĉasistojn ĝis mallumo regas, kaj atakas kaj manĝas sian celon. Ĝi ankaŭ povas frenezigi homojn, kiuj fariĝas hommanĝuloj.