Ventrosa

Ventrosa [benTROsa] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Supra Najerilla kaj en ties plej suda parto, nome Las 7 Villas.

Ventrosa
Ventrosa - 708862.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26329 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 53  (2022) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 2° 51′ U (mapo)42.156666666667-2.8508333333333Koordinatoj: 42° 9′ N, 2° 51′ U (mapo) [+]
Alto 1 003 m [+]
Areo 73 km² (7 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Ventrosa
Situo de Ventrosa

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Ventrosa (La Rioja) [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La municipa teritorio de Ventrosa, en la sudokcidento de la regiono.

GeografioRedakti

Ĝi estas aparta loĝloko kun komunikvojo al la cetero de la komarko kaj de la regiono nur laŭ la regiona ŝoseo LR-436 kiu komunikas al la LR-333 kiu iras suden al Viniegra de Abajo kaj tra ĉirkaŭo al Mansilla de la Sierra kaj ties akvobaraĵo. Ĝi estas ĉe la supra fluejo de la Valo de la rivero Najerilla, je 977 metroj super marnivelo.

HistorioRedakti

En la jaro 927 aperas Ventrosa, menciita kiel "Bendosa", en dokumento rilata al la grafo Fernán González, asocia al Canales de la Sierra.

Ĝi aperis inkludita en la listo de 44 loĝlokoj kiuj formis la Senjorlandon de Kameros, donita en 1366 de Henriko de Tratámara al la kavaliro Juan Ramírez de Arellano, pro lia apogo en la lukto kontraŭ Pedro la 1-a. Ekde tiam ĝi apartenis al la senjorlando de la grafoj de Aguilar kaj Inestrillas, heredintoj de la domajno de Kameros, laŭ aperas konstatita en la Katastro de la Markizo de la Ensenada de 1751.

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la komenco de la 20-a jarcento oni perdis ĉirkaŭ 430 loĝantojn ĝis la nunaj 50.

AktualoRedakti

La loĝantaro estas tre maljuna. Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj ermitejo, montara pejzaĝo, ktp.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti