Komunumaro Schweich

komunumaro en Rejnlando-Palatinato, Germanio
(Alidirektita el Verbandsgemeinde Schweich)

La komunumaro Schweich - prononco [ŝvajh], germane plennome "Verbandsgemeinde Schweich an der Römischen Weinstraße", do "ĉe la romia vinstrato", mallonge VG Schweich - estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Trier-Saarburg de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 29 379 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

Komunumaro Schweich
Blazono
Komunumaro Schweich (Germanio)
Komunumaro Schweich (Germanio)
DEC

Map

komunumaro
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Trier-Saarburg
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo TR
Oficiala Municipokodo 072355006
Subdivido 19 unuopaj komunumoj (Ortsgemeinden)
Politiko
Komunumestro Christiane Horsch
Titolo de komunumestro Bürgermeisterin
Adreso de la administrejo Brückenstraße 26
54338 Schweich
Demografio
Loĝantaro 29379 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 49′ N, 6° 45′ O (mapo)49.8166666666676.75Koordinatoj: 49° 49′ N, 6° 45′ O (mapo)
Areo 164 km²
Oficiala retejo http://www.schweich.de/
vdr

Membraj komumunoj

redakti
nomo areo
(km²)
loĝantoj
(1950)
loĝantoj
(fine de 2022)
  Bekond 3,81 591 978
  Detzem 5,56 658 628
  Ensch 6,83 532 445
  Fell 15,73 1 843 2 552
  Föhren 9,79 1 903 3 084
  Kenn 3,88 960 2 914
  Klüsserath 11,70 1 239 1 133
  Köwerich 2,31 375 394
  Leiwen 12,71 1 360 1 656
  Longen 0,97 135 116
  Longuich 8,82 1 069 1 401
  Mehring 22,37 1 774 2 477
  Naurath (Eifel) 5,18 367 347
  Pölich 3,20 331 437
  Riol 6,31 688 1 277
  Schleich 1,59 225 248
  Schweich, urbo 31,09 4 597 7 992
  Thörnich 2,49 229 217
  Trittenheim 10,10 1 389 1 083
  VG Schweich 164,50 20.265 29 379

Eksteraj ligiloj

redakti