Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Versoj de persoj estas antologio de originalaj poemoj de naŭ iranaj esperantistoj, kiun redaktis d-ro Kejhan Sajjadpur, unu el la kontribuintaj poetoj. [1]

Versoj de persoj
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Kovrilpaĝo de Versoj de persoj, kiun desegnis Babak Torabi

Jorge Camacho pri la libro en Beletra Almanako [2] i.a. skribis:

“Jen do antologio senpretenda, inda tamen je atento, plaĉe eldonita…”.

La libro entenas 64 poemojn, trionoj de kiuj antaŭe estis aperintaj en internaciaj revuoj kaj gazetoj kiel Fonto, Monato, Kontakto, Heroldo de Esperanto kaj Irana Esperantisto.

Jen la nomoj de poetoj, kies verkoj aperis en la antologio:

  1. Ŝirin Ahmadnia
  2. Alireza Dowlatshahi (elp. Doŭlatŝahi)
  3. Simin Emrani
  4. Abdolah Hakimneĵad
  5. Ahmad Reza Mamduhi
  6. Narges Goli-Zadeh Monsef
  7. Marjam Nezami
  8. Hejdar Raŝidi
  9. Keyhan Sayadpour (elp. Kejhan Sajjadpur)

Referencoj redakti

  1. Versoj de persoj, eldonis Espero en la Serio Poezio en Partizánske, Slovakio en 2009 sur 115 paĝoj (ISBN 9788089366033).
  2. Beletra Almanako (n-ro 7, feb. 2010)