Westelbeers

(Alidirektita el Vestelberso)

Westelbeers (IFA: [ˈʋɛstəlbɪːrs], esperantigite: Vestelberso) estas nek vilaĝo nek vilaĝeto, sed prefere kolekto de pluraj vilaĝetoj kaj bienoj laŭ kvar vojoj, 3 km sud-sudoriente de Middelbeers en la municipo Oirschot en la nederlanda provinco Nord-Brabanto, proksime de Belgio. Westelbeers ne havas vilaĝocentron aŭ vendejojn, kaj la vilaĝa preĝejo ne estas kirko, sed malgranda kapelo.

Westelbeers
buurtschap
Administrado
Municipo Oirschot
Demografio
Loĝantaro 333  (2017)
Geografio
Geografia situo 51° 27′ N, 5° 13′ O (mapo)51.455.2166666666667Koordinatoj: 51° 27′ N, 5° 13′ O (mapo)
Areo 11,12 km² (1 112 ha)
Westelbeers (Nord-Brabanto)
Westelbeers (Nord-Brabanto)
DEC
Westelbeers
Westelbeers
Situo de Westelbeers
Westelbeers (Nederlando)
Westelbeers (Nederlando)
DEC
Westelbeers
Westelbeers
Situo de Westelbeers

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Westelbeers [+]
vdr
Kapelo de Westelbeers

En 2017 la vilaĝo havis 333 loĝantojn. Westelbeers situas 20 metrojn super la marnivelo, en areo de erikejo kovrita de lagetoj.

Rekreado redakti

Okcidente de Westelbeers estas granda kampadejo. Tio estas la nura instalaĵo, ĉar Westelbeers ankaŭ ne havas vilaĝcentron aŭ butikojn.

Esperanto redakti

En 2022 la 78-a IJK okazis en Westelbeers, en la grupgastejo De Roerdomp, inter la 20-a kaj la 27-a de aŭgusto. Tiu estis la unua ĉeesta IJK post 2019, kiam la kongreso okazis en Slovakio. Unu el la programeroj estis la prezentado de June kaj Kune, la unua originala muzikalo en Esperanto[1].

 
Malnova bieno en Westelbeers

Referencoj redakti

  1. (eo) La muzikalo “June kaj Kune” dum IJK en Nederlando, TEJO, la 25-an de junio 2022.