Vic-la-Gardiole

komunumo en Francio

Vic-la-Gardiole (jen france, okcitane Vic de la Gardiòla) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Hérault, en la nuna administra regiono Okcitanio (france Occitanie [ɔksitaˈni], okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ], katalune Occitània [uksiˈtanjə]) kaj en la histora regiono Langvedoko-Rusiljono (okcitane Lengadòc-Rosselhon). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 3 416 loĝantoj sur areo de 18,49 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 185 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Montpeliero kaj al la kantono Frontignan / Frontinhan. La teritorio havas komunan limon kun Frontignan, Fabrègues, Gigean, Mireval kaj Villeneuve-lès-Maguelone.

Vic-la-Gardiole ·
Vic de la Gardiòla
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Okcitanio
Eksa regiono Langvedoko-Rusiljono
Departemento Hérault
Arondismento Montpeliero
Kantono Frontignan / Frontinhan
INSEE kodo 34333 [+]
Poŝtkodo 34110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 416  (2021) [+]
Loĝdenso 185 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 29′ N, 3° 48′ O (mapo)43.4897222222223.7966666666667Koordinatoj: 43° 29′ N, 3° 48′ O (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Areo 18,49 km² (1 849 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vic-la-Gardiole · Vic de la Gardiòla (Hérault)
Vic-la-Gardiole ·
Vic de la Gardiòla (Hérault)
DEC
Vic-la-Gardiole · Vic de la Gardiòla
Vic-la-Gardiole ·
Vic de la Gardiòla
Situo de Vic-la-Gardiole ·
Vic de la Gardiòla
Vic-la-Gardiole · Vic de la Gardiòla (Francio)
Vic-la-Gardiole ·
Vic de la Gardiòla (Francio)
DEC
Vic-la-Gardiole · Vic de la Gardiòla
Vic-la-Gardiole ·
Vic de la Gardiòla
Situo de Vic-la-Gardiole ·
Vic de la Gardiòla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vic-la-Gardiole [+]
vdr

La loĝantoj france nomiĝas Vicois. Etimologie la nomo devenas de la latina termino Vicum (vilaĝo, romia administra nivelo sen propraj rajtoj).

Preĝejo Sankta Leokadio (Sainte-Léocadie)

La 9-an de junio 1885 la vilaĝo Vic elektis la franclingvan nomon Vic-les-étangs pro la multaj ĉirkaŭaj lagoj (france étang). La aktuala nomo estas de la 12-a de marto 1914. La nomo Gardiole / Gardiòla rilatas al proksima montaro. Historie Vic estis vilaĝo de fiŝkaptistoj.

La vitejoj kontribuas al la produktado de muskatela vino "Muscat de Frontignan"

Vidindaĵoj redakti

Estas fortikigita romanika preĝejo kaj funkciis kiel rifuĝejo de la loĝantaro. En la preĝejo estas cisterno kiu ebligis havi provizon da akvo. La konstruaĵo estas difinita per la uzebla konstrumaterialo: La muroj konsistas el miksaĵo de ŝtonoj kaj konkoŝeloj. Menciindas la manko de fundamento.
  • La urbocentro akiris novan vizaĝon post renovigaj laboroj kaj la instalo de piediranta zono, limigitaj eblecoj por lasi aŭtomobilon kaj redukto de la strato al unu trako.

La nombro de loĝantoj kreskis de 500 en la 1960-aj jaroj al pli ol 2.500 en la 21-a jarcento pro la favora pozicio inter Montpellier kaj Sète. Dum la somera tempo la loĝantaro kreskas al pli ol 10.000.

La suda parto de la vilaĝa teritorio konsistas el lagoj kaj malsekaj regionoj, dum la norda parto, la montomasivo Gardiole / Gardiòla prezentas grandan diversecon de plantoj kaj bestoj.

Aliro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti