Vikipedia diskuto:Diskutpaĝo

Diskutpaĝoj de uzantoj redakti

Mi pensas, ke estas la tempo por unuigi la manierojn de respondo en uzantodiskutpaĝoj. Nun estas malpli (aŭ neniom) malavantaĝoj en la maniero "tuta diskutado en diskutpaĝo de unu el uzantoj" dank' al la nova aŭtomate sciiganta sistemo per nomi koncernan uzanton kaj montri novan mesaĝon: oni kvazaŭ ne bezonas skribi "dua uzanto ne estas aŭtomate sciigata pri novaj mesaĝoj, ktp ktp..." Estas nur avantaĝoj en tiu maniero. Do, oni ne bezonas kompari ĝin kun la maniero "ĉiu uzanto diskutas pri la temo en la diskutpaĝo de la dua uzanto" en ĉi tiu artikolo. Kun la interkonsento, mi forigos ĝin au nomos ĝin kiel erara maniero. Oni ne plu bezonos krii la manieron unue en la diskutpaĝo kiel en [[Uzanto-Diskuto:Darkweasel94]].--Salatonbv (diskuto) 10:11, 5 Maj. 2014 (UTC)

Mi konsentas. Tamen, bv. mencii ĝin kiel historian, ne plu rekomendatan, manieron, kiu iutempe estis grandparte (ĉu plejparte?) uzata tie ĉi. (eĉ antaŭe eblis atenti aliulajn diskutojn, sed esperantistoj malgraŭ tio elektis por si alian manieron) --KuboF (diskuto) 12:55, 5 Maj. 2014 (UTC)
Bone, ni menciu ĝin historian, ne plu rekomendatan, manieron! Ĉu iu kontraŭas? Mi ankaŭ volas proponi fini la uzon de {{Nova!}} kaj {{NovajMesaĝoj}} (aŭ estu forigataj kun diskuto).--Salatonbv (diskuto) 13:17, 5 Maj. 2014 (UTC)
  Farite--Salatonbv (diskuto) 01:52, 8 Maj. 2014 (UTC)

Vikipedio: ĉu Helpo: redakti

Kial ci tio paĝo estas "Vikipedio:" kaj ne "Helpo:"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 08:55, 18 Jul. 2015 (UTC)

Reiri al la projektpaĝo "Diskutpaĝo".