Vikipedia diskuto:Enciklopedio de Esperanto

Post unu jaro kaj duono la Enciklopedio de Esperanto 1934 estas komplete enmetita en Vikipedion (ĉ. 2500 artikoloj). Nun necesas kompletigi kaj aktualigi la malnovajn artikolojn. Mirek (31.10.2004)

-- Ĉu ĉio jam farita? Kaj hazarde mi havas la honoron ĉeesti en ĉi tiu historia momento? Nu, mi gratulegas pro la laboro! Ĉar la Enciklopedio estas grava referenco, verŝajne ankaŭ ĝia originala teksto estu konsultebla en la reto. Ĉu taŭgus uzi Vikifontojn por tio? Ankaŭ la originala teksto povas esti redaktebla, sed kompreneble nur por korekti diferencojn inter ĝi kaj la presita originalo. -- diras Lingvano.

Ĉar ne estas ankoraŭ klara la situacio ĉirkaŭ la aŭtoraj rajtoj, mi hezitas publikigi la originalan tekston kiel kompleton, sed preparita ĝi estas. Mi finis la laborojn antaŭ kvaronhoro. Mirek


Mi parolis kun Humphrey TONKIN antaŭ semajno, kaj li diris ke ni rajtus enmeti la tuton de la Enciklopedio de Esperanto en la Vikipedion! Ĉu iu pretus fari ĝin? Ni estus ege dankema! Mi vidis ke UEA vendas ĝin:

Enciklopedio de Esperanto. (1933-35). Red. L. Kökény, V. Bleier, K. Kalocsay, I. Širjaev. Budapeŝto, 1986 (repr.). 600p. 24cm. La plej riĉa konsultlibro pri la unuaj 50 jaroj de E-historio. Bind.. Prezo: 15,00

Se iu vere pretus enmeti la tuton, mi pretus sendi ĝin al vi. Ĉu volontulo por ĉi tiu grandega tasko? --Chuck SMITH


Mi ŝatus atentigi pri la fakto, ke artikoloj, aperintaj en la Vikipedio, riskas esti ŝanĝata de kiu ajn uzanto.

Ne nur ŝangitaj sed entute forviŝitaj, laŭ la momenta bontrovo de iu aŭ iu!!


Kiam tio okazas, ĉu la Vikipedia kopio de la artikolo havu propran "vivon" sendepende de la Enciklopedio de Esperanto, aŭ ĉu la ŝanĝita artikolo iel restu parto de la Enciklopedio de Esperanto?

La eventuala postulo, ke oni ne ŝanĝu artikolojn en Vikipedio, kiuj estas kopioj de iu "oficiala" verko, ne estas alternativo, ĉar tio tute kontraŭus la internan ideon de la Vikipedio. Ĉar la artikoloj en la Enciklopedio de Esperanto ĉiuj estas de la jaro 1933, multaj el ili fakte estas ŝanĝindaj, almenaŭ ĝisdatigindaj.

En la "Enhavo de la Enciklopedio de Esperanto en Vikipedio", Chuck SMITH skribis: "Multaj artikoloj ne estas la originalaj, sed estis redaktita aŭ eĉ originale de la Vikipedio." Tio kondukas al principa diskuto pri la traktado de kopiita materialo. (Eble tia diskuto jam okazis. Tiukaze, iu bonvolu montri al mi ĝian konkludon.)

Laŭ mi, la artikolojn, kiuj estas kopiitaj de la Enciklopedio de Esperanto al la Vikipedio, oni ne plu nomu parto de la Enciklopedio de Esperanto entute, ĉar tiam ankaŭ la Enciklopedio de Esperanto estus ŝanĝata ĉiun fojon kiam iu faras ŝanĝojn al tiuj artikoloj. Tiam la Enciklopedio de Esperanto komencus enhavi ligilojn al diversaj Vikipedio-artikoloj kiuj mem ne apartenas al la Enciklopedio de Esperanto.

Ankoraŭ laŭ mi, la kopiitaj artikoloj simple estas normalaj Vikipedio-artikoloj, kies fonto estas (aŭ iam estis) la Enciklopedio de Esperanto. Tial la ligiloj al entajpitaj en Vikipedio artikoloj ne ŝajnigu esti ligiloj al artikoloj en la Enciklopedio de Esperanto! Se oni vere intencas ligi al artikolo en la Enciklopedio de Esperanto, oni ligu al loko ekster la Vikipedio, ekz-e al http://members.chello.cz/malovec/ENCIKL.htm

La Vikipedio povas oferti liston de kapvortoj troveblaj en la Enciklopedio de Esperanto, sed pro sia naturo, la Vikipedio ne povas esti "legilo" por la Enciklopedio de Esperanto aŭ iu ajn alia statika (maldinamika) teksto.

La artikoloj kopiitaj de la Enciklopedio de Esperanto ĉiuj enhavas kiel sian unuan linion ligilon al la supre menciita "Enhavo de la Enciklopedio de Esperanto en Vikipedio". Mi proponas, ke je la unua redaktado de tia Vikipedia kopio, oni forigu tiun ligilon. Se pluraj redaktantoj konsentas pri tiu regulo, oni devus noti ĝin ie kiel konsilon al aliaj redaktantoj.
--VerdLanco 14:19, 27. Okt 2004 (UTC)

Mi havas ankaŭ duan proponon. Tiu estas, ke ŝanĝinte artikolon kiu originis de la Enciklopedio de Esperanto, oni enmetu specialan variablon "{{EdE}}" (aŭ similan), kies rezulto estu kadro kun ĉi-tia teksto: "Tiu ĉi artikolo tiris informon el la Enciklopedio de Esperanto" kaj kun ligilo al la retejo de la Enciklopedio mem.
--VerdLanco 19:20, 2. Nov 2004 (UTC)
Pri "{{EdE}}" : bonega ideo : nur faru, kaj enmetu ĉien ! La ŝablona mesaĝo povus eĉ enteni la ligon al la Kategorio:EdE, tiel la artikolo ankaŭ aŭtomate aperus en la kategoria paĝo. Arno Lagrange  06:55, 3. Nov 2004 (UTC)
Mi ne plu sentas bezonon de tia ŝablono (inter alie ĉar post iom da tempo en Vikipedio la artikoloj enhavos pli kaj pli da materialo kiu ne venas de Enciklopedio de Esperanto). La rilato kun Enciklopedio de Esperanto ja estas evidenta se la artikolo apartenas al la kategorio "Kategorio:Enciklopedio de Esperanto X" (kie X estas la litero sub kiu ĝi aperas en Enciklopedio de Esperanto). Por tiaj kategorioj mi faris ŝablonon, kiu (dume) produktas la jenan tekston:
Indekso pri artikoloj, komencantaj per X, kiuj komenciĝis kiel, aŭ almenaŭ tiris informojn el, artikoloj en Enciklopedio de Esperanto.
En tiu ŝablono eblas aldoni pli detalajn klarigojn se necese.
Kromaj ligiloj al Enciklopedio de Esperanto en la artikoloj mem ŝajnas al mi superfluaj, kaj tial mi proponas forpreni ankaŭ la ligilojn al la listoj "Enciklopedio de Esperanto - X" (EdE-X), kiuj aperas en la komenco de pluraj el tiuj artikoloj.
Cetere, ne ĉiuj artikoloj de Enciklopedio de Esperanto meritas esti en ĉiuj la (jam tro plenaj) kategorioj Kategorio:Esperanto, Kategorio:Esperanto-kulturo kaj Kategorio:Esperanto-movado. Artikoloj pri ekz-e verkistoj certe povas aparteni al Kategorio:Esperanto-kulturo, kaj artikoloj pri asocioj aŭ gravaj personoj apartenu al Kategorio:Esperanto-movado, sed ne ĉiuj ĉie, kiel nun!
Fine, ĉar ni nun havas proprajn kategoriojn por EdE-A, EdE-B, EdE-C ktp, ordinaraj artikoloj el Enciklopedio de Esperanto apartenu al unu de tiuj, kaj ne rekte al la superkategorio Enciklopedio de Esperanto. (Ĝis nun ĉiuj artikoloj membris ankaŭ tie, kaj la rezulto estis grandega kategorio kiu ne estis praktike uzebla.)
--VerdLanco\(diskutu) 22:36, 30. Apr 2005 (UTC)

Do UNUE plej gravas ke la originala kaj plene konsevita Enciklopedio estu ie en la reto, ekstere de la Vikipedio, por protekti ĝin (!) kaj nur POST tio farinta lties artikolo povas estis metita kun ĉiaj implicitaj "riskoj" en la Vikipedio (kun indiko "la unua versio de ĉi tiu artikolo estis tirata de la enciklopedio de Esperanto. Por legi la senŝanga plena teksto de tiu iru al: xxxxx " Sed mi konstatas, ke ka ligilo indikita an lartikolo, laŭ kiu oni trovas la plenan originalan tekston de la E d E ne kondukas al ĝi! Estas serioza, ĉar dumtempe la originalan tekston jam metita riskas estis pecon post pecon forviŝita de kelkaj Vikipediistoj ne konsciaj pri la historia intereso de ties informoj. Vikipediisto:Eliott

Mi vidas nenian interesan historion en tio, ke iu estis esperantisto kaj kasisto en la loka grupo al tio. Ĉu esperanto estas ia merito? Petro 19. Feb 2006 15:33 (UTC)
Reiri al la projektpaĝo "Enciklopedio de Esperanto".