Vikipedio:Enciklopedio de Esperanto

En la jaroj 20032004, fruaj redaktantoj de Vikipedio en Esperanto, precipe Chuck SMITH kaj Miroslav MALOVEC, laboris por enretigi la Enciklopedion de Esperanto en la Vikipedion. Hodiaŭ la projekto jam estas plenumita kaj la paĝojn, kiuj enhavas informojn transprenitajn el la enciklopedio, oni markas per la ŝablono {{EdE}}. Laboraj paĝoj kreitaj dum la transprenado estas organizitaj kiel subpaĝoj de tiu ĉi paĝo.

Historio redakti

30-an de januaro 2003 Chuck Smith faris alvokon al volontulo por la grandega tasko enmeti la tuton de la Enciklopedio de Esperanto (600 paĝoj) al Vikipedio. La propono ricevis en marto aprobono de pliaj redaktantoj, interalie ArnoLagrange. La 31-an de oktobro 2004 Miroslav Malovec anoncis, ke li post unu jaro kaj duono ĵus finis la enmetadon de ĉirkaŭ 2500 artikoloj, kaj alvokis al kompletigado kaj aktualigado de ili. Jam kelkajn tagojn antaŭ tio, la 27-an de oktobro, Verdlanco atentigis pri la neceso distingi la originalajn tekstojn de la enciklopedio disde la vikipediaj artikoloj, kiuj ja baziĝas sur ili, sed kiuj plue evoluos.

Por esplori la historion de la procezo, per kiu oni decidis kaj realigis la enretigon de la Enciklopedio de Esperanto en Vikipedio, utilas jenaj konserviĝintaj diskutpaĝoj:

Aŭtoraj rajtoj redakti

Jam la originala propono de Chuck Smith atentis kopirajton de la verko kaj asertis, ke laŭ lia interparolo kun Humphrey Tonkin farita en januaro 2003 oni rajtas enmeti la tuton de la Enciklopedio de Esperanto en la Vikipedion. La propono tamen ne enhavas detalojn pri tio, kial Humphrey Tonkin povis decidi pri la afero kaj eventuale laŭ kiu permesilo li la aperigon permesis (Vikipedio tiam uzis la permesilon GFDL, do supozeble temus pri tiu). Krom la permeso, ankaŭ mem la kopirajta stato de tiu amase kunlabora verko (161 kunaŭtoroj) ne estas konata.

El la ĉefaj aŭtoroj de la Enciklopedio de Esperanto kaj laŭ la modernaj reguloj, la kopirajtoj de Ivan Ŝirjaev († 1933) kaj Vilmos Bleier († 1940) jam eksvalidiĝis, sed la kopirajtoj de Lajos Kökény kaj Kálmán Kalocsay ankoraŭ daŭras (ĝis la 1-a de januaro de la jaroj 2056, respektive 2047).

El la ceteraj kontribuintoj listigitaj en Listo de redaktintoj de la Enciklopedio de Esperanto, en 2015 (aŭ ĝis la fino de tiu jaro) ĝenerale eksvalidiĝis pro paso de 70 post la morto ĝis nun nur la kopirajto de sekvaj personoj:

Laboraj paĝoj redakti

Vidu ankaŭ redakti