Vikipedia diskuto:Reguloj pri forigado

Kiel proponi forigon redakti

Mi proponas jenan aldonon al la reguloj:

Vikipediisto, kiu volas proponi forigon de artikolo, devas marki ĝin per la ŝabolono {{forigu}} kaj aldoni ĝin al la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj.

-- Robert Weemeyer 03:47, 30. Mar 2006 (UTC)

Kiuj esperantistoj aperu en vikipedio redakti

Necesas difini, ke kiuj esperantistoj povas aperi (kiuj gravas por aperi en tiu ĉi enciklopedio) tie ĉi. Eble ĉiu loka esperantisto gravas, sed ni ne listigu ĉiujn UEA-anojn. Laŭ, mi esperantisto povas aperi ĉi tie, se:

  • oni konas min. morto- aŭ naskiĝjaron (poste estiĝos artikolo el tombejo)
  • li/ŝi verkis libron aŭ/kaj estis en gvidantaro de la landa asocio, aŭ tutmonda fakasocio.
  • aŭ havas alian meriton

Tiel mi ne proponas teni artikolojn, en kiu aperas homoj, kies sola merito estis dumviva membreco aŭ ili estis gvidantoj de 3-membra loka grupo. Laŭ la nuna kutimo eĉ preskaŭ ĉiu kontribuanto de la Vikipedio povus aperi. -- Narvalo 07:33, 30. Mar 2006 (UTC)

Graveckriterio estas bona ideo. Tia regulo ne nur koncernus la forigadon de artikoloj, sed jam la enmeton. Tial mi proponas, ke ni diskutu ĝin ne ĉi tie, sed en la Vikipedio:Diskutejo. Ĉu vi ŝatus prezenti vian ideon tie? Certe intensa diskuto necesos. -- Robert Weemeyer 14:27, 30. Mar 2006 (UTC)

germanaj, francaj spertoj Por esperantistoj kompreneble ni faru pli mildajn kriteriojn. Narvalo 18:59, 30. Mar 2006 (UTC)

por pripensi aferojn, ĉerpi ideojn laŭ la angla/graveco de personoj

kriterioj por rapida forigo en la angla kaj aliaj lingvoj


En la angla Vikipedio, ili do havas jenan ĉefan kriterion (almenaŭ por mortintoj): "Ĉu la persono faris larĝe rekonitan kontribuon kiu estas parto de daŭra historia registrado en la specifa kampo?"
Ĉar nuntempe ni ĉefe disputas pri la forigo de artikoloj pri Esperantistoj, la "specifa kampo" kiun ni konsideru estas Esperanto. Ni do forigu artikolojn de homoj, kiuj faris neniun kontribuon al la historio de Esperanto (en larĝa senco de tiu esprimo).
Ĉar tiu principo tamen estas iom malpreciza, mi proponas ke ni aparte precizigu la principon por la kampo Esperanto. Jen kelkaj de miaj pensoj pri tio:
Nura delegiteco sen aldonaj meritoj ne sufiĉas.
Jenaj postenoj/atingoj sufiĉu por meriti artikolon:
  • Ĉefdelegito de lando.
  • Estrarano de landa asocio
  • Prezidanto de menciinda loka klubo
  • Verkisto de libro en aŭ pri Esperanto
  • Tradukinto de pluraj libroj (aŭ de multaj eseoj) en Esperanton
  • Esperantlingvaj muzikistoj kaj aktoroj
Pri tre fruaj esperantistoj (antaŭ la unua mondmilito) ni estu pli permesaj (pro ilia pionireco). Ekz-e, nuna Esperanto-instruisto ne meritas artikolon (se li ne havas aldonajn meritojn), sed Esperanto-instruisto, kiu instruis antaŭ la unua mondmilito, ja meritas artikolojn.
Kion pensas la aliaj pri ĉi tiuj pensoj miaj? Marcos 21:46, 25. Apr 2006 (UTC)
Jes, Marcos. Vi pravas, tamen gravas ke artikoloj atingas bonkvalitan ĝermo-nivelon. Ekstrema ekzemplo: "L. L. Zamenhof (?-?) estis grava pioniro de la Esperanto-movado." estus forigenda artikolo malgraŭ la graveco de la homo. Alia forigenda ekzemplo: "Novjorko estas urbo en usono." Jes, la urbo estas sendube grava, sed la artikolo estas ridinda, kaj tial forigenda. -- Yekrats
Mi estas kontraŭ simpla forigo. Oni povas krei "liston de nunaj esperantistoj", aŭ "liston de pioniroj", "liston de fakdelegitojn de UEA pri X aŭ Y" ktp. se oni ne havas sufiĉajn informojn por redakti memstarajn artikolojn. En tiu listo oni povas meti tipe: "nomo, kiam, kie". Ekzemple:
  • L.L. Zamenhof (?-?), aktivulo en fino de 19-a jarcento/frua 20-a jarcento, Pollando; ktp.Roberto 02:22, 26. Apr 2006 (UTC)
Roberto, mi jam faris pli frue similan proponon kaj eklaboris ĉe grekaj esperantistoj. Mi faris komence alidirekton kaj la tekston aperigis tie. Narvalo 05:30, 26. Apr 2006 (UTC)
Sekve, mi pensas ke ni havas eblan interkonsenton: antaŭ forigi nesufiĉan artikolon pri esperantisto, enmetu tiun en koncernan liston.Roberto 05:59, 26. Apr 2006 (UTC)
Certe bona ideo. Tamen, tiam eble iu administranto devas traserĉi la antaŭnelonge forigitajn artikolojn, kaj enmeti ilian enhavon en tiajn listojn. Kiu pretas fari tion?
Pardonu, sed ŝajnas, ke neniu havas energion, tempon por tio. Mi persone preferas tradukojn de interesaj temoj.
Aldone, mi pensas ke se artikolo mencias kial la homo estas sufiĉe grava por meriti artikolon, tiam ni ne forigu ĝin, eĉ se ĝi estas mallonga. Do ekz-e "Novjorko estas la plej granda urbo en Usono" ne estus forigenda. Oni ja povas poste facile pluredakti ĝin. Memoru, ke ni ja volas instigi la homojn al facila kunlaborado. Marcos 12:56, 26. Apr 2006 (UTC)
Mi jam ĝojis, ke Eliott ne faras similaĵojn. Bonvolu ne instigi homojn je ridindaj artikoloj. Tio forprenas emon de la pli gravaj kontribuantoj. Kiel mi jam skribis antaŭe; mi, Petro aŭ alia sperta e-isto (ekz. Marcos) povus krei plurmil de similaĵoj kiel "Novjorko estas la plej granda urbo en Usono", sed tiam ni povas deruligi la fenestrokovrilonfermi la magazenon (laŭvorta traduko de hungara esprimo signifante tiusence: ni povas forgesi Vikipedion). Narvalo 13:56, 26. Apr 2006 (UTC)
Bonvolu ne miskompreni min. Mi ne volas instigi homojn al kreado de tiaj artikoloj. Mi volas instigi homojn pluredakti jam ekzistantajn artikolojn tiajn. Tial laŭ mi oni ne forigu ilin.
En la kazo de homoj, mi eble aldonus, ke devas aperi almenaŭ unu dato (naskiĝ- aŭ morto-dato, aŭ dato de enposteniĝo en gravan postenon ktp). Do "Ludoviko Zamenhof (mortis en 1917) estas la kreinto de Esperanto" sufiĉus por ne forigi ĝin, dum sen la dato ĝi ne sufiĉus.
(Ne miskomprenu min; kiam mi diras ke iu artikolo sufiĉas por ne esti forigenda, tio ne signifas ke mi volas instigi homojn verki tiajn artikolojn). Marcos 23:20, 26. Apr 2006 (UTC)
Ni devas pripensi la kazon de esperantistoj. Listoj de esperantistoj estas gravaj al nia kulturo kiel listo de prapatroj estas gravas al familio. Al mi gravas ke avo de mia patrino naskiĝis en Aŭstro-Hungara imperio, kvankam al homaro tio ne gravas (eble mi kaj Narvalo estas kuzoj!). Same, al esperanta kulturo gravas scii ion pri preskaŭ nekonataj homoj kiu laboris por nia afero, kvankam oni ne devas havi apartajn artikolojn pri ili. Pri la laboro, mi mem kontrolis la listojn de papoj kaj imperiestroj dum kelkaj semajnoj, tiu ne estis agrabla laboro, sed iu devis fari ĝin, mi pensas ke kelkaj eraroj restis kaj alia homo certe refaru la kontrolon en estonto. Nun oni devas kontroli la kategoriojn, ĉar multaj kategorioj estas tro similaj. Sen longaj kaj tedaj listoj, oni ne povas verki belajn artikolojn aŭ krei portalojn.Roberto 02:47, 27. Apr 2006 (UTC)

Prezidanto de menciinda loka klubo Mi kontraŭas. Mi ne konas aparte menciindan lokan grupon. Donu ekzemplon. Loka klubo en ĉefurbo de Armenio ne estas menciinda, se en la tuta lando ekzistas 10 esperantistoj. Tiukaze gvidanto de ĉefurba grupo egalas al gvidanto de landa asocio, tiel li/ŝi ĉiukaze gravas, sed ne laŭ merito de loka grupo:)Narvalo 05:30, 26. Apr 2006 (UTC)

Estas Londona grupo, Pariza grupo, ktp. kiuj certe estas menciindaj.Roberto 05:59, 26. Apr 2006 (UTC)
Ĝuste pri tiaj mi pensis; kaj ankaŭ ekzemple pri la Esperanto-Ligo Berlin kaj la Hamburga klubo (proksimume 60 membroj - do simile granda al la Londona). En kazo de dubo, oni eble povus diri, ke loka klubo kun pli ol 50 membroj certe estas menciinda, dum loka klubo kun inter 20 kaj 50 membroj nur estas menciinda se ĝi havas longegan historion (por kluboj kun malpli ol 20 membroj certe ne plu menciindas la nuna prezidanto, sed eble pasintaj prezidantoj se la klubo iam estis pli granda). Marcos 12:56, 26. Apr 2006 (UTC)

Kiom nombras la francaj blinduloj? Mi trovis ties prezidanton en iu artikolo. Narvalo 13:56, 26. Apr 2006 (UTC)

Proponita ŝanĝo de vortumo redakti

Mi proponas iom ŝanĝi la vortumon de la regularo. Ni nun havas la jenan tekston:

  • La administrantoj nur forigu paĝojn, al kies forigo neniu kontraŭis sur tiu paĝo.

Mi proponas ŝanĝi ĉi tion al la jeno:

  • La administrantoj nur forigu paĝojn, al kies forigo neniu kontraŭis sur tiu paĝo, aŭ kun kies forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ la forigo.

Laŭ mia kompreno, ni jam nun sekvas ĉi tiun regulon, kaj ne la pli striktan menciitan en la regularo. Ĉu do iu kontraŭas al ĉi tiu ŝanĝo de la vortumo? Marcos 21:04, 8. Nov 2006 (UTC)

Ĉar neniu kontraŭis, mi nun ŝanĝis la vortumon. Marcos 21:37, 13. Nov 2006 (UTC)

Kion signifas "bugzi"? redakti

Vidu sur Vikipedio:Reguloj pri forigado#Unutaga_tempolimo. --Lu 21:21, 27. Feb 2009 (UTC)

Bona demando. Mi supozas, ke la aŭtoro (Uzanto:Marcos enskribis la vorton en 2006, sed eble ne mem elpensis) de la koncerna frazo celis uzi vorton, kiu signifas (en Esperanto) nenion, kaj kiun neniu ĝis nun uzis. Guglo donas kelk-dek mil artikoloj pri la vorto, sed kombine kun "estas" kaj "kaj" estas nur tiu ĉi diskuto. – Umbert' 19:09, 26. Sep 2010 (UTC)

Forigo laŭ peto de la aŭtoro redakti

Ŝajnas al mi, ke ni ne havas difinitan diskutodaŭron (limtempon) pri forigoj artikolon laŭ peto de la (sola) aŭtoro. Foje la enhava kialo (ekz. tajperaro en la titolo kaj kreado de nova artikolo anstataŭ ŝanĝi la titolon) ne troviĝas en la listo de niaj kialoj. Mi proponas, ke tiaj artikoloj estu forigeblaj post tri horoj aŭ unu tago. – Umbert' 19:14, 26. Sep 2010 (UTC)

Mi pensas, ke tri horoj sufiĉu, precipe, se la forigon petas oftaj uzantoj. Eble maloftaj uzantoj resp. novuloj havu unutagan daŭron. Sed mi ne scias, ĉu tio eblas aŭ estas bona ideo.
Ĉu devos esti regulo pri forigado dum alinomigo? Tion ja povas fari administranto, se li alinomigas artikolon, kaj tuj forĵetas la alikaze estiĝantan alidirektilon. Por tio ja estas aparta hoketo sur la alinomiga paĝo, se tion faras administranto. Aliaj uzantoj ne havas ĉi tiun eblecon. --Tlustulimu 19:38, 26. Sep 2010 (UTC)

Tuja forigado redakti

Mankas en la sekcio "Tuj forigindaj artikoloj" (devus esti forig*e*ndaj) metodo, per kiu atentigi administranton al la tuj forigenda artikolo. Skribi al individuaj administranto estas teda, do malbona solvo. Ankaŭ mankas alia bona kialo por tuja forigo aŭ almenaŭ forigo sen diskuto: artikoloj en la uzanta spaco (se la historio montras, ke la uzanto estas la sola verkinto).

La listo forigendaj artikoloj ne ŝajnas taŭga por tuja forigado: Se artikoloj nevidite (?) povas resti tie sep tagojn pli longe ol indikite (ekzemple Vikipedio:Tradukado/Bougouni de la 16-a de Marto), kiu administranto vere tuj aŭ post tri horoj forigos artikolon? --Doesle 21:03, 1 Apr. 2011 (UTC)

Ŝanĝo redakti

Ĉu iu povas ŝanĝi la kategoriojn, forigante la kategoriojn Vikipedio kaj Forigoj kaj aldonante la kategorion:Vikipedio:Forigoj? Antaŭdankon, --→ Airon 08:56, 4 Maj. 2011 (UTC)

Tujaj forigoj redakti

Mi petas redakti la parton pri tujaj forigoj laŭ Vikipedio:Regularo pri tuja forigado. --KuboF (diskuto) 21:45, 19 Nov. 2012 (UTC)

Reiri al la projektpaĝo "Reguloj pri forigado".