Vikipedio:Artikolo de la semajno/2009/30

Nova Suda Gronlando, ankaŭ kromnomita lando de Morrell, estis fantoma lando registrita en marto 1823 de Benjamin Morrell, la usona ŝipestro de la ŝipo Wasp, okaze de fokĉasada kaj esplorada vojaĝo al la Weddell-maro en Antarkto. Naŭ jarojn post la vojaĝo, Morrell verkis vojaĝraporton titolitan A Narrative of Four Voyages, en kiu li proponis precizajn priskribon kaj geografiajn koordinatojn de la marbordo, kiun la ŝipo liadire laŭiris je pli ol 480 kilometroj.

En la tempo de la vojaĝo de Morrell, la geografio de la ankoraŭ nenomita Weddell-maro kaj de la ĉirkaŭaj landoj restis preskaŭ tute nekonata, tiel ke tia landaperado ŝajnis kredebla. Morrell tamen havis aĉan reputacion de fabelisto, kaj lia vojaĝraporto entenis plurajn evidentajn erarojn, kiuj pludifektis lian bonfamon kaj dubigis liajn asertojn. Ĉar la regiono de la Weddell-maro estis ankoraŭ malmulte konata kaj tre malfacile alirebla pro densa bankizo, oni ne serĉadis la supozitan landon antaŭ la komenco de la 20-a jarcento, kiam la unuaj modernaj antarktaj ekspedicioj klare malkonfirmis la ekziston de Nova Suda Gronlando.

plena artikolo...