Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/13

Armenoj (armene Հայեր -hajer) estas antikvadevena popolo, parolanta la armenan lingvon (apartenantan al la hindeŭropa lingva grupo). La popolo formiĝis proksimume en la 5-a jarcento a.K. sur la teritorio de la armena altebenaĵo el la triboj, kiuj estas konsiderataj kiel posteuloj de Urarto. Laŭ la tradicio, la fondinto de la armena popolo estis Hajko. Hodiaŭ en la mondo vivas ĉ. 8-10 milionoj da armenoj. En Armenio loĝas ĉ. 3 milionoj da armenoj. La plej grandaj diasporaj komunumoj loĝas en Rusio (ĉ. 1,2 milionoj), Usono (ĉ. miliono), Francio (ĉ. 800 mil), Libano, Sirio, Irano, Brazilo, Argentino, Aŭstralio, Ukrainio, Hindio.

Kristanismo ekdisvastiĝis en Armenio tuj post la morto de Jesuo Kristo, laŭtradicie pro la klopodoj de du el liaj apostoloj, Judaso Tadeo kaj Bartolomeo. En la frua 4-a jarcento, la Arsakida Armenio iĝis la unua nacio kiu adoptis kristanismon kiel ŝtatan religion. La plimulto de armenoj estas anoj de la Armena Apostola Eklezio, ne-kalcedonia eklezio. Ili parolas du malsamajn, sed reciproke kompreneblajn, dialektojn de la lingvo: orienta armena (parolata plejparte en Armenio, Irano kaj la eksaj sovetaj respublikoj) kaj okcidenta armena (ĉefe parolata de la diasporo). Legu pli...