Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/44

Erupcio de gejsero Strokkur
Erupcio de gejsero Strokkur

Islando (signifante "Glacilando") estas vulkana insulo en Norda Atlantiko inter Gronlando, Norvegio, Irlando, Skotlando kaj Ferooj. La areo de la lando estas proksimume 103.000 km². En Islando ekzistas preskaŭ neniaj plantoj, nur herbo, musko kaj kelkaj malgrandaj betuloj. La nomo de la ĉefurbo Rejkjaviko signifas fumanta golfeto, sed la golfo ne fumas, ĝi vaporas ĉe kelkaj lokoj. Pro la laboro de la vulkanoj estas facile uzi en Islando akvoenergion kaj geoterman energion.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Gabriel García Márquez - Municipa Muzeo Quiñones de León - Vegetarismo