Vikipedio:Artikolo de la semajno/2016/05

Mapo de la Ĉagataja Ĥanlando fine de la 13-a jarcento

La ĉagataja lingvo (ĉagataje ﭼﯩﻐﻪتاي; uzbeke chig’atoy tili) aŭ la malnov-uzbeka lingvo estas formortinta tjurka lingvo kiu siatempe estis vaste parolita en Centra Azio, kaj restis la komuna librolingvo tie ĝis la frua 20-a jarcento. Ĝi ankaŭ estis parolita fare de la fruaj Mogolaj regantoj en la Hinda subkontinento, en kies lingvoj ĝi postlasis pruntvortojn. Aliŝer Navoi estis la plej granda reprezentanto de ĉagataja literaturo. Kiel parto de la preparo por la establado de Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko en 1924, la ĉagataja estis oficiale renomita "malnovuzbeka". Edward A. Allworth argumentis ke tiu renomigo "malbone distordis la literaturhistorion de la regiono" kaj kutimis doni al verkintoj kiel ekzemple la 15-jarcenta verkisto Aliŝer Navoi uzbekan identecon. Frua evoluo de la lingvo iam estas konata kiel meztjurka lingvo, aŭ eĉ simple tjurka.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Grandduklando Flandrensis - Ludilo - Karnavalo en Salvador de Bahio