Vikipedio:Artikolo de la semajno/2016/12

La Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popoloMuĝahidin-e Ĥalk ("popolaj muĝahidoj", perse سازمان مجاهدين خلق ايران, sāzmān-e mujāhidin-e khalq-e irān; mallonge esperante: OMIP) estas irana maldekstra organizaĵo, batalanta kontraŭ la irana registaro kaj gvidata de geedzoj Masud kaj Mariam Raĝavi. Kanado, Irano kaj Irako taksas ĝin kiel terorisma organizaĵo. En 2007 Britio, en 2009 Eŭropa Unio kaj en 2012 Usono forigis OMIP el listo de terorismaj organizaĵoj.

La organizaĵo aktive uzis teroron, kvankam ĝi ekde la 2000-aj jaroj ne plu faris tion. Laŭ asertoj de la gvidantoj de OMIP, ĝia celo estas konstruado en Irano de demokratia islama respubliko kun egalaj rajtoj por virinoj, etnaj kaj religiaj malplimultoj. Virinoj aniĝintaj en OMIP surportas hiĵabon.

Estroj de OMIP estas Masud kaj Mariam Raĝavi. Post 2003 Masud Raĝavi malaperis de sur publika politika areno kaj rolon de la gvidanto de OMIP plenumas lia edzino Mariam. Laŭ sciigoj de eksaj anoj de OMIP, Masud Raĝavi havas inter anoj de la organizaĵo sendisputeblan aŭtoritaton, proksiman al persona kulto. Aŭtune de 2001 la ĝenerala sekretario de OMIP estis elektita Moĝkan Barsaj, virino kies frato estis ekzekutita en Irano antaŭ 20 jaroj.

La organizaĵo estas parto kaj kerno de la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado, establita en 1981 de Masud kaj nun estrata de Mariam Raĝavi. Estas eldonataj magazeno «Muĝaĥido» kaj samtitola ĵurnalo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Andy Warhol - terorisma atako en Beslano - ĉagataja lingvo