Mariam Raĝavi

Mariam RAĜAVI (perse مریم رجوی; ĝis edziniĝo — Mariam Azodanlu; naskiĝis la 4-an de decembro 1953, Teherano, Irano) estis elektita kiel prezidanto de la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado.[2] Oni ofte nomas ŝin ankaŭ gvidanto de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo (mallonge: OMIP), kiun ŝi estras kune kun sia edzo Masud. Anoj de OMIP nomas ŝin «la estonta prezidantino de Irano»[3]

Mariam Raĝavi
perse مریم رجوی
Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado
NCRI President-elect Maryam Rajavi -Villepinte June 2012.jpg
Persona informo
Naskiĝo la 4-an de decembro 1953
en Teherano, Irano
Religio islamo [#]
Lingvoj persafranca [#]
Ŝtataneco Irano [#]
Alma mater Sharif University of Technology [#]
Partio Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo
Familio
Edz(in)o Masud Raĝavi
Infanoj Aŝraf (filino), Mostafa (filo)[1]
Profesio
Okupo politikisto [#]
En TTT La oficiala retpaĝo persa angle
Kungvidanto de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo
Dum 19851989
La ĝenerala sekretario de
la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo
Dum 1989 – 1993
Antaŭulo Masud Raĝavi
La prezidanto de
la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado
Dum 1993 –
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Mariam naskiĝis en mezklasa familio. Laŭ la oficiala biografio, ŝi bakalaŭriĝis pri metalurgio en la Teknologia Universitato de Ŝarif (Tehrano). En 1973-1979 ŝi partoprenis kontraŭŝahan agadon, sed post la venko en 1979 de la irana revolucio rapide elreviĝis pri ĝi kaj aniĝis al opozicio. En 1979-1981 ŝi estris la socialan sekcion de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo. En 1980 kandidatiĝis al la parlamento. En 1985-1989 ŝi kungvidis la OMIP, de 1989 ĝis 1993 estis la ĝenerala sekretario de OMIP. En 1993 Mariam Raĝavi estis elektita la prezidanto de KNRI.[1]

En 1982 ŝi translokiĝis en Parizo, kie troviĝas la ĉefa sidejo de la «Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado», kiun ŝi estras ekde 1993.[4] Post tio multaj virinoj okupis gravajn postenojn en la organizaĵo.[5]

En 1985 ŝi edziniĝis al Masud Raĝavi.

La 17-an de junio 2003 ŝi estis arestita en Auvers-sur-Oise (Pariza Regiono) de la francaj sekretaj servoj dum la operaco kontraŭ OMIP. La 3-an de julio Mariam Raĝavi estis liberigita laŭ decido de la apelacia kortumo.[6]

La 5-an de julio 2006 Mariam Raĝavi vizitis oficejon de Eŭropa parlamento kaj uzis ĝian ekipaĵaron por sia gazetkonferenco, dissendata per satelitoj. Irano forte protestis kontraŭ tio.[7]

La 8-an de marto 2013 ŝi prezentis en la franca sian novan libron «Virino kontraŭ fundamentalismo», bazitan sur sia politika sperto.[1]

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti