Vikipedio:Artikolo de la semajno/2016/33

Frida KAHLO, plennome Magdalena Carmen Frieda KAHLO y CALDERON (naskiĝis la 6-an de julio, 1907, mortis la 13-an de julio, 1954) estis Meksika pentristino. Ŝi estis edzino de la fama surmura pentristo meksika Diego Rivera; ŝia vivo suferis la malfeliĉon de infana malsano kaj terura akcidento junaĝa kiu tenis ŝin kuŝe dum longaj tempoperiodoj, kaj ŝi suferis ĝis 32 kirurgiajn operaciojn. Ŝi havis malmulte konvencian vivon, estis duseksema kaj inter ŝiaj amantoj troviĝis Lev Trockij. Lia pentroverkaro temas pri sia biografio kaj sia propra sufero. Ŝi estis aŭtoro de ĉirkaŭ 200 verkoj, ĉefe memportretoj, kie projektis siajn malfacilaĵojn por survivi. La verkaro de Kahlo estas influita de la verko de lia edzo la fama pentristo Diego Rivera, kun kiu ŝi kunhavis emon por la popola meksika arto de indiĝenaj radikoj, inspirante aliajn pentristojn meksikajn de la periodo post-revolucia.

En 1939 ŝi ekspoziciis siajn pentraĵojn en Francio laŭ invito fare de André Breton, kiu klopodis konvinki ŝin ke ŝiaj pentraĵoj estas «superrealistaj», kvankam Frida defendis, ke tiu tendenco ne korespondis kun ŝia arto ĉar ŝi ne pentris revojn sed sian propran vivon. Unu el tiuj verkoj (Autorretrato- El Marco, kiu aktuale estas en la Centro Georges Pompidou) iĝis la unua pentraĵo de meksika artisto akirita de la Muzeo Luvro. Ĝis tiam, Frida Kahlo estis pentrinta nur private kaj ŝi mem malfacile akceptis, ke ŝia verkaro havu ĝeneralan intereson. Kvankam ŝi ĝuis admiron de elstaraj pentristoj kaj intelektuloj tiuepokaj kiaj Pablo Picasso, Vasili Kandinski, André BretonMarcel Duchamp, ŝia verkaro atingis famon kaj veran internacian agnoskon post ŝia morto, el la 1970-aj jaroj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Koloniismo - Genĵi monogatari - Baltrum