Vikipedio:Artikolo de la semajno/2016/46

Aldomigihejmigi sovaĝajn aŭ naturajn bestojn signifas ilin alkutimigi al vivado en kaptiteco por bredado kaj uzado fare de homoj. Parolante pri aldomigitaj plantoj (iom metafora uzado de "aldomigo") oni parolas pri ĉiuj plantoj, kiujn homoj uzas kaj sisteme plantas por nutrado, furaĝo, medicino aŭ alia uzado.

Aldomigo estas eltenita mult-generacia rilataro laŭ kiu unu grupo de organismoj ricevas gravajn gradon de influo super la reproduktado kaj zorgado de alia grupo por sekurigi pli antaŭvideblan havigon de rimedoj el tiu dua grupo. Charles Darwin agnoskis la malgrandan nombron de trajtoj kiuj faris aldomigitajn speciojn diferencaj el ties naturaj prauloj. Li estis ankaŭ la unua kiu agnoskis la diferencon inter konscia selekta bredado en kiu homooj rekte selektas por atingo de dezirataj trajtoj, kaj nekonscia selekto kie trajtoj evoluas kiel krom-produkto de natura selekto aŭ el selekto al aliaj trajtoj. Estas genetika diferenco inter aldomigitaj kaj naturaj populacioj. Estas ankaŭ tia diferenco inter la aldomigaj trajtoj kiuj laŭ esploristoj estis esencaj je la fruaj stadioj de aldomigo, kaj la plibonigaj trajtoj kiuj estis aperintaj ekde la disiĝo inter naturaj kaj aldomigitaj populacioj. Aldomigaj trajtoj estas ĝenerale fiksitaj ene de ĉiuj aldomigitoj, kaj estis selektitaj dum la komenca epizodo de aldomigo de tiu animalo aŭ planto, dum plibonigaj trajtoj estas nur en proporcio de aldomigitoj, kvankam ili povus esti fiksitaj en individuaj bredadoj aŭ regionaj populacioj.

La hundo estis la unua aldomigito, kaj ili setliĝis tra Eŭrazio antaŭ la fino de la fina Pleistoceno, tre antaŭ kultivado kaj antaŭ la aldomigo de aliaj animaloj. La arkeologia kaj genetika informaro sugestas ke longdaŭra dudirekta genfluo inter naturaj kaj aldomigitaj bestoj – inklude azenojn, ĉevalojn, nov- kaj malnov-mondajn kameledojn, kaprojn, ŝafojn, kaj porkojn – estis ofta. Pro sia gravo por homoj kaj sia valoro kiel modelo de evoluciaj kaj demografiaj ŝanĝoj, aldomigo estis alloginta sciencistojn el arkeologio, paleontologio, antropologio, botaniko, zoologio, genetiko, kaj la mediscienco.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Bubastiso - Vidaro - Germanio