Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/26
Krotaloj aŭ sonserpentoj estas grupo de venenaj serpentoj, de la genroj Crotalus kaj Sistrurus. Ili apartenas al la klaso de venenaj serpentoj konataj komune kiel ostoviperoj aŭ subfamilio de Crotalinae. La termino krotalo povas esti uzata ĉu por ĉiu specio de la grupo ĉu nur por la specioj de la genro Crotalus.
Ekzistas ĉirkaŭ 50 specioj de krotaloj, kun multnombraj subspecioj. Ili ricevis sian nomon pro la tintilo lokita en la pinto de siaj vostoj. La tintilon tiuj serpentoj uzas kiel avertilon, kiam ili sentas sin minacataj. La scienca nomo crotalus devenas el la greka, κρόταλον, "kastanjeto". La nomo sistrurus estas la latina formo de la greka vorto por "vostotintilo" (Σείστρουρος, Seistrouros) kaj trovas siajn radikojn en la antikva egipta muzikilo nomata sistro, speco de tintilo.
Plej parto de krotaloj pariĝas printempe. Ĉiuj specioj naskas, ne ovodemetas. La idoj estas memsufiĉaj tuj post nasko, ĉar ili ne bezonas patrinon post nasko, tiu ne restas kun ili.
Krotaloj konsumas ronĝulojn kaj aliajn etajn bestojn, kiel kunikloj, ratoj, musoj, ktp., domininte siajn predojn rapide per venena mordo, malkiel aliaj serpentoj kiuj uzas konstrikton. La veneno komocias aŭ mortigas la predojn de la krotaloj rapidege. Ĉiukaze krotalo sekvos sian predon, se tiu ne tuje subfalas pro la veneno kaj klopodas eskapi. Ili estas aparte konataj pro frapi je distancoj ĝis du trionoj de sia propra korpolongo.
Krotaloj estas predoj por lampropeltoj, vojkuruloj, porkoj, akcipitroj kaj agloj. Ili estas kolektitaj ankaŭ kiel porhoma manĝado, kiel ĉe la rodeo Rattlesnake Round-Up en Sweetwater (Teksaso).
Lastaj artikoloj de la semajno: Nutrado en antikva Grekujo - Matematika indukto - Andoj