Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/37

Napoleono Bonaparte

Napoleono Bonaparte, france Napoléon Bonaparte, (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1769 en Ajaccio, Korsiko, mortis la 5-an de majo 1821 en la brita kolonio Sankta Heleno) regis Francion de la fino de 1799, sub titolo unue de "Unua Konsulo", kaj poste Imperiestro de la Francoj de 1804 ĝis 1815 sub nomo Napoleono la 1-a.

Li konkeris aŭ tenis sub sia hegemonio la plej grandan parton de Eŭropo. Li iniciatis la dinastion Bonaparte. En la itala li nomiĝis Napoleone Buonaparte, en la korsika NabolioneNabulione.

Li estis filo de nobeloj. Li estis edukita en Francio ekde kiam li estis 9-jaraĝa. Napoleone (pliposte nomiĝos Napoléon Bonaparte) eklernis francan kiam li estis 10-jaraĝa. Li ĉiam parolis kun itala akcento. Li studis la militarton por iĝi artileria oficiro en militista lernejo de Brienne. Kiam la ŝipo de la ekspedicio de Jean-François de La Pérouse pretiĝis iri surmaren en sia esplora vojaĝo, li kandidatiĝis por partopreni, sed estis rifuzita. Se li estus akceptita, la historio estus malsama, ĉar neniu revenis viva de tiu vojaĝo...

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Rizo - Krotalo - Ĉeng He