Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/40

Glaso da lakto.

Lakto estas la hela nutra fluidaĵo de la inaj mamuloj, produktata en la laktoglandoj. Ĝi estas la ĉefa nutraĵo de la novnaskitoj antaŭ la formiĝo de la digestado de diversaj aliaj nutraĵoj. Komenca mamproduktita lakto enhavas kolostron, kio portas la patrinajn antikorpojn al ties junulo kaj povas malpliigi la riskon de multaj malsanoj. Ĝi enhavas multajn aliajn nutraĵojn kiaj proteinojn kaj laktozon.

Kiel agrikultura produkto, lakto estas elprenita el inoj de mamuloj dum aŭ tuj post gravedeco. Laktofabrikaj farmoj produktis ĉirkaŭ 730 milionojn da tunoj da lakto en 2011, el 260 milionoj da laktoproduktaj bovinoj. Barato estas la plej granda produktanto de lakto, kaj estas la ĉefa eksportanto de senkremigita laktopulvoro, kvankam havas malmultajn al preskaŭ neniajn eksportojn de aliaj laktoproduktoj. La ĉiam pliiĝanta hejma peto de laktaj produktoj kaj granda eksportopeto povus konduki al truo kiu devigus Baraton iĝi estonta importanto de laktoproduktoj en la futuro. Novzelando, la 28 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, Aŭstralio, kaj Usono estas la plej grandaj eksportantoj de lakto kaj de laktaj produktoj. Ĉinio kaj Rusio estas la plej grandaj importantoj de lakto kaj de laktaj produktoj en la mondo.

Tra la tuta mondo, estas pli ol ses mil milionoj da konsumantoj de lakto kaj de laktoproduktoj. Ĉirkaŭ 750 milionoj da personoj loĝas en laktoproduktaj farmaj hejmoj.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Napoleono Bonaparte - Socialisma realismo - El Lisickij