Vikipedio:Artikolo de la semajno/2020/22

Miguel de CERVANTES Saavedra [miGEl de zerBANtes saaBEdra], en esperanto Cervanto (naskiĝis la 29-an de septembro 1547 en Alcalá de Henares (kvankam estas pruvoj, ke li povintus naskiĝi en Alcázar de San Juan), mortis la 23-an de aprilo 1616 en Madrido) estis hispana verkisto kaj soldato.

Li estas tutmonde konata kaj fama ĉar estis aŭtoro de la ankaŭ fama verko "El ingenioso hidalgo Don Quixote de la Mancha" ("La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo"), kiun multaj kritikistoj priskribis kiel la unua moderna romano kaj unu el plej bonkvalitaj verkoj de la universala literaturo, plej verŝajne la plej eldonita kaj tradukita libro de la historio, superita nur de la Biblio. Oni donis al li la kromnomon «Príncipe de los Ingenios» (princo de la ingenioj).

Ekde la 18-a jarcento oni supozas, ke Miguel de Cervantes naskiĝis en Alcala de Henares, kie li estis, laŭ konservita dokumento, baptita. Ne certa estas la preciza naskiĝdato, sed lia persona nomo Miguel (= Mikaelo) supozigas, ke li naskiĝis je la nomfesto de Sankta Mikaelo, la 29-a de septembro, ĉar estis kutimo nomi infanojn laŭ la sanktulo de ilia naskiĝtago. La bapto okazis la 9-an de oktobro 1547.


Plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Salvador Dalí, Hispana literaturo de la Romantismo, Pink Floyd