Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Artikoloj el telefonlibroj

Estontaj artikoloj el telefonlibroj redakti

Augustin Louis Cauchy naskiĝis en la 21-a de aŭgusto, 1789, en Parizo, kaj mortis en la 23-a de majo, 1857, en Sceaŭ (proksime de Parizo).

Ŝajnas, ke mi prenos ĉeĥan telefonlibron kaj skribos pri unu nomo post la alia artikolojn de tipo, kiun mi kopiis jen supre. Certe por iu sufiĉos informoj, ke tia homo naskiĝis kaj mortis, eventuale, kie. Vidu Karambolĉjo Tralala

Petro 19. Feb 2006 08:27 (UTC)

tia provokado ne necesas. Se ekzistas alilingvaj artikoloj, oni povas pligrandigi ilin per mi. tri frazoj. Eble mi mem faras tion. Mi atentigas, ke kreado de similaj unufrazaj kaj senfrazaj artikoloj estis ligita ĉefe al unu homo, kiu longtempe ne tre aktivas tie ĉi per similaĵoj. Tiel similaj artikoloj baldaŭ malaperas, ĉar mankas la refarado de tiuj. Ni jam ne toleras tian agadon.
Ekzakte, Petro. Ĉi-foje mi eĉ devas konsenti kun la supra teksto de Narvalo pri tio, ke tia provokado ne necesas. Kompreneble ankaŭ min ĉagrenigas, ke mi ofte trovas ĉi tie unufrazajn artikolojn, artikolojn sen kategorio kaj ajna paĝo alliganta al ili ktp. Tamen mi tute ne komprenas vian konduton - per klaĉado kaj plendado oni nenion atingas - pli bonas, se oni anstataŭe eklaboras, kiel ĵus faris Narvalo - kvankam mi ne supozas, ke li kun iom ajn pli da scio komencis ol kun kiom vi havis. Anstataŭ ol enmeti {{forigu}} kaj plendi ĉi tie pri tio kiel aliaj fuŝe laboris antaŭe, pli bonas aŭ eklabori mem, aŭ enmeti {{ĝermo}} aŭ {{ĝermeto}} se vi momente ne havas tempon mem pri tiu artikolo helpi (tiel ankaŭ mi ofte faradis). Ĉu vi jam foje legis Vikipedio:Redaktu kun kuraĝo? Neniam demandu vin: "Kial estas tiu artikolo mallonga?" Ĝi estas mallonga, "ĉar VI ĝin ne plilongigis"! Jes, tiel funkcias la Vikipedio. Marek "Blahma" BLAHUŠ 11:25, 19. Feb 2006 (UTC)

Alia afero estas, kiun mi menciis sur via diskutpaĝo: Artikoloj el Enciklopedio de Esperanto, kiuj entenas nur trifrazan librorecenzon aŭ artikolon pri esperantistoj, kies sola merito estis, ke ili estis esperantistoj. Mi proponas kunfandi ilin al unu-tri pli grandaj artikoloj, ĉar tiuj artikoloj estos

  1. neniam pligrandigitaj
  2. neniam tradukitaj en aliajn lingvojn
  3. kaj kiel menciita, la tuta Enciklopedio aperis jam en la reto Narvalo 08:50, 19. Feb 2006 (UTC)
Mi neniel provokas. Rigardu: Mia artikolo pri Karambolĉjo Tralala estas pli longa ol tiu, kiun mi kopiis el la "artikolo" pri Augustin Louis CAUCHY. Marek, ĉu vi estas tiom naiva, ke iu pligrandigos tiajn artikolojn? Mi respondas, ke NE. Kial MI devus plilongigi ilin? Kial VI ne plilongigas ilin? Kaj kial IU ALIA ne plilongas ilin? Mi trovis multe da tiaj "artikoloj" kaj multfoje ili kolerigis min, kiam mi eksciis pri iu, ke li vivis kaj mortis. Eble pli utilaj estus artikoloj el telefonlibroj de diversaj landoj. Tie oni povus almenaŭ aldoni adresojn kaj telefonnumerojn. Kaj se mi aŭ iu alia aldonus en tiajn artikolojn ŝablonojn forigu, ĝermeto aŭ ĝermo? Tio estos unusola, kio estas farebla. Tiaj artikoloj kuŝas ĉi tie kelkajn jarojn kaj ili kuŝos plu. Ankoraŭ unu afero, Marek. Ne estas bezone doni al mi ekzemplojn de artikoloj demandante min, se mi legis ilin. Vi eble mirus, kio estas ĉi tie en tiu ĉi enciklopedio, kiun oni nomas Vikipedio. Petro 19. Feb 2006 13:52 (UTC)

Petro, mi ne estas naiva. Mi simple estas parafrazas kaj kredas la bazajn vikipediaj principojn. Bedaŭrinde, ke vi verŝajne neniam penis tralegi ilin. Faru tiel – estas tre interesa legaĵo! Ioma senkulpigo por vi povus nure esti, se vi ne regas la anglan - ĉar bedaŭrinde ne ĉiuj de ili estas ĝis nun haveblaj en esperanto (domaĝege! => verŝajne mi traduku kelkajn pliajn aldone al tiuj de mi jam tradukitaj :-). Eble ankaŭ vi en lernejo ricevis liston de devigaj legaĵoj. Do, jen simila listo por vi - artikoloj kun informoj pri kiuj ĉiu administranto devus scii (bedaŭrinde en la Eo-Vikipedio pro manko da homoj preskaŭ ĉiu aktiva homo tuj iĝas administranto, kaj sekve mi nun devas miri kial administrantoj ne konas bazajn vikipediajn principojn kaj hontas devi mem kiel neadministranto sciigi ilin pri tio). Bonvolu trovi tempo por tralegi la jenon:

  • Redaktu kun kuraĝo: eo en cs
  • Supozu bonajn intencojn: en
  • Kio Vikipedio ne estas: en cs
  • Ne rompu Vikipedion por pruvi vidpunkton: en cs
  • kaj multaj aliaj tre interesaj Reguloj de la Vikipedio: en cs (eo - intervikia ligilo, tamen tute alia kaj nesamabunda enhavo)

Ĝuan legadon deziras al vi Marek "Blahma" BLAHUŠ 00:46, 21. Feb 2006 (UTC)

1. Estimata Petro, bonvolu ne krei artikolon por pruvi vidpunkton. Kvankam mi samopinias kun vi laŭ principo, farado de tian artikolon estas misuzo de Vikipedio, simile de vandalismo laŭ mia opinio. 2. Klare, ni bezonas pli bonan sistemon por "Forigendaj artikoloj", kun sugestoj kaj reguloj por novaj artikoloj. -- Yekrats 21:11, 20. Feb 2006 (UTC)

Respondo al Marek:
Estas interese konstati, ke tute ĉiuj faras tion kaj nur mi ne. Se ceteraj en pasinteco verkis artikolojn bonkvalitajn, mi ne verkus artikolon pri Karambolĉjo Tralala. Marek, mi ne scias, de kie vi supozas, ke mi ne scias angle. Ke mi ne havas en mia vikipediista paĝo babel-ŝablonon? Mi ne bezonas fanfaroni per lingvoj, kiujn mi konas, ĉar por kio estos tio al mi? Eble vi opinias, ke ĉiuj angloj aŭ angle parolantaj vikipediistoj tradukas el la angla, bonkvalite tie verkitaj artikolojn, artikolojn en Esperanton? Entute ne. Mi konvinkis mem. Kaj ke mi mem ne tradukas ilin? Por kio, se ceteraj ne faras tion? Mi verkis multegon da bonaj artikoloj por Vikipedio, eble vi ne legis ĉiujn aŭ vi legis ilin, nesciante ke ili estas verkitaj de mi. Mia kredo estis kaj senĉese estas verki artikolojn kun maksimume da kvanto da informoj pri verkata temo. Sed bedaŭrinde ne ĉiuj faras tiel. Kial mi do klopodu? Memoru, ke ĉio, kion vi rekomendas ĉi tie al mi, por ke mi tralegu, vi povas tute bone rekomendi al ĉiuj ceteraj ĉi tie, ĉar kelkaj bezonas tion multe pli ol mi. Ankaŭ mi ne komprenas, kial vi ĉi tie mencias rolon de administranto. Kiam mi petis la administradon, mi ricevis respondon, ke en kelkaj naciaj vikipedioj administrantoj entute ne redaktas kaj zorgas pri io alia. Kaj kion faras mi? Mi verkis kiel administranto artikolojn, laŭopinie ankaŭ de aliaj, kiuj estas bonaj (Borobuduro, Arta sketado, Portugalio, Malto, Eritreo, Goao, Joy ADAMSON, Traktato de Versajlo, Kodekso de Hamurabi - mi povas aserti, ke ĝi tuta estas de mi verkita, kun kelkliniaj viaj aldonaĵoj...) Mi faras laboron de roboto, kiun vi ne lasis komplete fini sian laboron. Mi kelkfoje aldonis al vi indikojn, per kiuj estas indikitaj naskiĝ- kaj mortojaroj. Sed via roboto faris sole tri provojn pri naskiĝintoj. Ĉu ĝi laciĝis? Ĉu mi ne povas esti laca, se mi faras laboron anstataŭ ĝi? (Ne kontentigos min via respondo, ke ĝi faros tio. Mi volas havi tion preta kiel eble plej baldaŭ.) Eble vi atendas, kiam mi havos kvin sesonojn pretaj kaj poste venos via roboto kaj vi skribos: Mia roboto aldonis xxxx kategoriojn, sed nur post tio, kiam mi montris tion al ĝi. Vi promesas ion, kion vi ne plenumas (ne nur la roboton).
Nu, sufiĉas jam. Mi ne scias, se vi legos tiun ĉi respondon de mi (sed firme mi kredas, ke jes, eĉ kiam vi malaktiviĝas, kiel mi tralegis). Dezirante al vi multajn sukcesojn vikie restas Petro 21. Feb 2006 08:45 (UTC)
Respondo al Yekrats:
Estimata Yekrats, mi certigas vin kaj aliajn, ke mi ne plu kreos tiajn artikolojn, kia estis tiu pri Karambolĉjo Tralala. Mi sole konvikiĝis, ke kio estas permesita al aliaj, tion ne povas fari aliaj. Aliaj povas skribi unufrazajn artikolojn pri sensignifaj homoj, kiuj neniel meritis pri io ajn, kaj neniu kontraŭis tiutempe. Tiaj informoj egalas al informoj, ke sinjoro XY naskiĝis en 1885, mortis en 1932 kaj kolektis papiliojn, kiujn li poste ekspoziciis en la rondeto. Tian artikolon neniu plu redaktos, ĉar kiu konis lin? Mi povus skribi pli pri miaj najbaroj kaj pri najbaroj de miaj najbaroj. Karambolĉjo Tralala estis eble unu el tiuj kolektantoj de papilioj. Petro 21. Feb 2006 07:47 (UTC)
Multaj, mi kredas la plejparto el tiuj, venas el Enciklopedio de Esperanto kaj diras pri fruaj esperantistoj. Mi kreis kelkajn pri fruaj brazilaj esperantistoj ankaŭ. Foje ili estas negravaj homoj al la mondo, sed iom gravas al Esperantujo, aliajn fojojn, mi havis agrablan surprizon por trovi ion pri samideanoj nur post longa serĉado.Roberto 08:57, 21. Feb 2006 (UTC)
Jes, Roberto, kelkaj artikoloj pri tiuj homoj el tiu tempo estas iom pli vaste skribitaj, sed ĉu ni skribu pri ĉiuj esperantistoj el la tuta mondo nur pro tio, ke ili eklernis Esperanton? Pri mezepokuloj ni scias verki pli bonajn artikolojn, ĉar tiujn ni konas, sed kion skribi pri sensignifuloj? Devus esti unu artikolo kun ligilo al tiu Enciklopedio aŭ artikoloj nur pri tiuj, pri kiuj oni scias pli da informoj. Petro 21. Feb 2006 09:08 (UTC)
Tiaj unufrazaj artikoloj ne rilatas sole al esperantistoj. Ekzemple pri Georges BIZET ni povas ekscii, ke li estis tiu, kiu verkis operon Carmen. Trista! Aŭ pri Egon FRIEDELL, alia nekredebla artikolo pri Alfred Elton VAN VOGT! Sufiĉas aldoni ŝablonon ĝermeto kaj solvite! Poste ni povas iradi tra tombejoj kaj skribi pri ĉiuj mortintoj el ĉiuj tombejoj. Sufiĉos aldoni nomon, naskiĝ- kaj mortojaroj, eventuale urbon kaj aliajn informojn el la tombŝtono kaj mi estas certa, ke estiĝos pli bonaj artikoloj! Petro 21. Feb 2006 10:28 (UTC)
Petro, ĉu vi vere estas tiom naiva, ke vi ne vidas la diferencon. Georges BIZET, same kiel Augustin Louis CAUCHY, estas mondfama homo, kiu jam havas Vikipediajn artikolojn en multaj lingvoj. Homoj el la telefonlibroj aŭ el la tombejoj ne estas mondfamaj, eĉ ne regionfamaj.
Esperantistoj estas iom aparta kazo: Pri ili eble neniam aperas io en alia Vikipedio, sed ili estas grava por nia kulturo. Ni certe NE skribu pri ĉiu homo kiu iam lernis Esperanton. Sed homo, kiu en la frua tempo instruis aŭ propagandis Esperanton ja meritas mencion. Marcos 15:08, 21. Feb 2006 (UTC)
Marcos, do kial vi ne tradukos en aliajn lingvojn pri tiuj sensignifuloj artikolojn, aŭ pli precize tiun unu frazon. Kiel longe tiaj frazoj estus tie? Vi estas ja tiu, kiu bezonas helpon por tio, kion fari, ĉu ne? Vi estas ja tiu, kiu faras tion, kion oni deziras kaj forigas (ĝenerale) artikolojn, kiun proponis por forigo iu alia. Oni ŝanĝu la ŝablonon kaj skribu "Marcos, forigu". Mi do proponas al vi: Traduku en la anglan, francan, germanan... pri tiuj regionfamaj sensignifuloj. Petro 21. Feb 2006 17:08 (UTC)
Petro, argumento ad hominem certe ne konvinkos min. -- Robert Weemeyer 17:27, 21. Feb 2006 (UTC)
Petro, bonvolu pripensi vian manieron de diskotado iom! Marcos 23:41, 21. Feb 2006 (UTC)

estimataj! Bonvolu dufoje tralegi viajn tekstojn antaŭ konservi ilin. kaj trian fojon tralegu ilin post la konservado. Kial? Estas tro multaj preseraroj. Kaj gramatikaj. Ekzemploj el supraj tekstoj: emniciita, farado de tian artikolon, mi simple estas parafrazas, kredas la bazajn vikipediaj principojn, diskotado, Hans

p.s. kie mi povas trovi la manieron enmeti mian nomon laŭ "oficiala" metodo post teksto mia? Hans 2006-03-30

Tajpu la jenon: -- ~~~~ - post konservado la kvar ondosignoj estos aŭtomate anstataŭigitaj per via nomo kaj la tempo. -- Robert Weemeyer 05:02, 30. Mar 2006 (UTC)