Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Fuŝemaj kontribuantoj

Fuŝanto 84.171.244.133 redakti

Li aldonis anglalingvan sensencaĵon al Schwetzingen kaj Neckarsteinach, kiun mi riparis. Vikipediisto:haniball

Fuŝema kontribuanto redakti

Bonvolu atenti ke iu fuŝemulo subskribante Wibble ĵus reaperis en la Vikipedio. Dum pli ol unu jaro tiu ulo ne kontribuis, sed li ĵus reaperis kaj liaj kontribuaĵoj estas preskaŭ nur fuŝaĵoj. Tio ĉi estas lasta averto : se li denove faros la plej etan fuŝaĵon li estos forbarita de la Vikipedio. Arno Lagrange  07:02, 11. Jan 2006 (UTC)

Kial? Li korektis nur 3 artikolojn. La korektaĵoj estas iom ridindaj, sed ne malicaj. Maksim 14:33, 11. Jan 2006 (UTC)
Mi petas vin Maksim iom pli atente rigardi la menciitajn "kontribuaĵojn" . Plej multo el ili estas malbonaj ŝercoj, diverslingvaj maldecaĵoj, furzaĵoj ktp. Mi ne atendos ke tiu "vikipediisto" fuŝos dekon da paĝoj por malhelpi tion. Ni havas pli interesajn taskojn ol ripari bubaĉajn intencajn fuŝaĵojn. Arno Lagrange  18:48, 11. Jan 2006 (UTC)
Mi tute konsentas kun Arno, trarigardinte la "kontribuaĵojn" de tiu homo. Li ankoraŭ ne faris tro multe dum la lastaj tagoj (sed tamen ĉio de li farita estas vere stultegaj insulaĉoj kaj primokado ktp. en diskutaj paĝoj /ekz. vidu Diskuto:George W. BUSH/ aŭ eĉ en artikoloj), tamen se Arno diras, ke li jam antaŭe simile vandaladis, tiam mi vere estus atentema kaj ne plu multe toleris tion. Blahma 19:48, 11. Jan 2006 (UTC)
Nu se tiel do tiel. Maksim 13:58, 12. Jan 2006 (UTC)

Peto forbari uzanton redakti

Mi petas iun de la administrantoj serioze konsideri forbaron de anonima uzanto kiu redaktas sub adresoj Vikipediisto:86.199.4.192 kaj Vikipediisto:86.203.40.102. Kialo: Ŝli jam atingis la limon de tri revertoj, ĉiam ŝanĝante en artikolo Literaturo nomon de unu de la sekcioj el "Literaturo laŭ skoloj" al "Literaturo laŭ lernejoj", kion mi ĉiam revertis, dirante en komento, ke tiu vorto estas PIV-a kaj laŭ mi pli taŭga ĉi-loke. Okazigante la duan reverton, mi alvokis ŝlin en ŝlia diskutpaĝo unue pridiskuti la aferon antaŭ ol tuj redakti, sed ŝli ne sekvis tiun konsilon kaj denove ŝanĝis la samon la trian fojon. Blahma 13:09, 21. Jan 2006 (UTC)

Probable la senorita/fraulino havis la mirindan shargjon notorian, cziam eksalti kiam aperas vorto anstatauantan iun kunmetajjon Old-Esperantan. Shi do vershajne pensis, ke "skolo" estus sama kia "lernejo", konfuzis gjin probable kun la Linguna vorto "iscuela" por "lernejo" kaj sentis sin pikata, gjin devi tuj czangji al "lernejo". Sed envere "skolo" estas io tute alia, enim la doktrinaro au lekciaro de iu profesoro kaj lia adeptaro(kunbatalantaro), estas iu direkto de esplorado kaj instruado.

Czeflanke mi portenas ankau, ke kelkaj tro rigidaj kunmetadovortoj de Old-Esperanto povas substituati per vortoj pli internacionalaj, en supra kazo do anstatau "lernejo" en Esperanto mem jam "iskuelo", kaj "alumnaro" (aro de alumnoj/discziploj). --Kaspar Hauser 17:18, 6. Feb 2008 (UTC)


Alia eblo estas protekti la paĝon, se ŝli ne vandalas aliajn paĝojn. Narvalo 17:24, 21. Jan 2006 (UTC)

Pripensinda propono, ĉar ĉe kelketaj artikoloj ŝli jam ankaŭ sencohave kontribuis (kvankam fakte ĉiam nur ŝanĝante iun literumadon, kiun mi poste devis kontroli laŭ PIVo, ĉu ĝi ĝustas). Tamen mi rekontrolis la liston kaj rememoris, ke ŝli tute sen doni kialon ŝanĝis la nomojn de artikoloj en kelkaj miaj lastatempe verkitaj artikoloj pri fobioj, kvankam la eksteraj ligiloj tie donis pruvojn pri tio, ke tiuj nomoj uziĝas. Eĉ ŝli unufoje forigis tian mencion de alternativa nomo, forlasante en la artikolo nur sian ununuran veron. Mi vidas, ke ĉi-vespere aldoniĝis unu kroma redakto, denove de alia (kvankam simila) retadreso, en la sama artikolo, kiun vi jam revertis. Mi ne scias, ĉu ŝli legis mian mesaĝon en la diskutpaĝo, ĉar la adreso ŝajnas ofte ŝanĝiĝi. Tamen, ĉar la artikolo Literaturo estas tre ĝenerala kaj pro tio nur rarokaze redaktata, mi konsentas kun via propono protekti ĝin. Blahma 21:14, 21. Jan 2006 (UTC)

Fakte la anonimulo verŝajne estas franclingvano kiu iom scietas esperanton kaj ignoras ke la franca vorto école tradukiĝas ĉu al 'lernejo' ĉu al 'skolo' kio evidente tre malsimilas. Bedaŭrinde ke tiu annonima kontribuanto aperas per diversaj IP-oj, ĉar mi opinias ke tiu estas forbarenda. Ties kontribuaĵoj estas plej ofte fuŝaĵetoj kaj portempa forbaro povus esti rimedo atentigi tiun personon iom respekti la regulojn de vikipedio (kaj de esperanto). Mi ne aprobas ke oni protektu la paĝon pri literaturo. Mi sugestas ke ni ĉiuj plu atentadu la kontribuaĵojn de la anonimulo, provu atentigi tiun pri respekto de reguloj, kaj eventuale ni forbaros la diversajn IP-ojn kiun tiu uzas ĝis tio efikos. Cetere mi atentigas vin ke reverti ne estas en PIV ke ĝi estas nenecesa esperantigo de angla esprimo : 'restarigo' ŝajnas al mi pli konforma al esperanto. Arno Lagrange  06:50, 23. Jan 2006 (UTC)
Nu du rimarkoj: unue, en ĉiuj latinidaj lingvoj, la radiko "escola/êcole/scuola/ktp." signifas "lernejo" kaj "skolo", sekve nia anonimulo nenecese estas francparlanto; due "revertere" estas latina, ne angla vorto...Roberto 07:46, 23. Jan 2006 (UTC)


Mian supozon ke la anonimulo estas franco pravigas la apero de tiu stranga ne klarigebla 0000 à conserver(=konservinda) krom la obstino ŝanĝi 'skolo' al 'lernejo'. Arno Lagrange  05:58, 26. Jan 2006 (UTC)
Mi opinias, ke administrantoj havas "siajn rajtojn" forbari ankaŭ laŭ sia pripenso. Ne nur kiam aliaj vikipediistoj "permesos tion". Estas ĉi tie ebleco forbari ekzemple nur por du horoj, por ke forbaronto kaj sekve eble forbarinto konsciu, ke ŝli povas esti forbarita poste eĉ por pli longa tempo. Tio ne validas nur pri vandalismo de neensalutintoj, sed miaopinie eblas forbari eĉ pro daŭra ignorado de vikipediaj reguloj kiel redakti, eĉ kiam oni plurfoje instruas neensalutintojn pri redaktado. Ni estas ja plenkreskuloj, ne infanoj, kiuj ludas ie en infanvartejo. Se iu redaktanto aŭ anonimulo aŭ salutinto ne konscias tion pensante, ke ŝli malkonstruos "nian dometon konstruata de ni kvazaŭ el domino" libervole, ŝli devos kalkuli kun forbaro, eĉ kiam Vikipedio estas libera por ĉiuj. En lernejo instruistoj ankaŭ klasifikas per propra pripenso kaj ili ne kuras al direktoro demandante lin, ĉu ili povas klasifiki per malbonaj markoj neeklernintajn lernantojn. Petro 23. Jan 2006 09:37 (UTC)
Mi tutkonsciante pri tio, ke plej verŝajne ti ne estas ĝusta esprimo, uzadis la vorton "reverti", ĉar mi ne sciis per kio oni eventuale povas anstataŭigi ĝin, kaj ne havis tempon elserĉi tion tiam. Tial dankon, Arno, pro la konsilo pri "restarigi". Cetere pri la deveno de tiu anonimulo mi jam foje esploris (ĉar ŝliaj konstantaj ŝanĝoj, eĉ post kiam mi restarigis kaj alvokis al diskuto, tre ĉagrenigis min) - laŭ la deveno de tiu IP-adreso montriĝas, ke ŝli vere estas franca, kiel oni jam supozis ĉi tie. Blahma 11:24, 23. Jan 2006 (UTC)

Mi petas ke oni vere jam proponu fari ion konkretan pri tiu ĉi fikontribuanto. Hodiaŭ ŝli denove laboris, ĉi-foje sub IP-adreso 86.199.83.156, kaj faris denove kelkajn damaĝojn al la vikipedio, krom redakti kelkajn cetere ankaŭ ege pridubindajn paĝojn kiel Projekto esperantigi Harry Potter kaj Projekto Stelaj Militoj. Inter la damaĝoj troviĝas - krom la jam kutima ŝanĝo de "skoloj" al "lernejoj" en Literaturo - la sama ŝanĝo nun ankaŭ en Kino, kaj poste ankaŭ jam ripetiĝanta (antaŭe restarigis ĝin Vikipediisto:Goulo) anstataŭigo de "Stelaj Militoj" al negramatika "Stelo Militoj" ĉe la artikolo Star Wars. Mi restarigis ĉion, sed vere ne plu emas restarigadi ĝis laciĝo (ŝlia aŭ mia). Mi tamen ne scias, ĉu forbaroj de IP-adresoj povas multe helpi, ĉar ŝli preskaŭ ĉiam aperas sub alia adreso. Jen la de mi jam registritaj: 86.195.193.245, 86.199.4.192, 86.203.40.102, 86.199.80.27, 86.199.83.156. Cetere, plej verŝajne vere temas pri franca kontribuanto - jam pro la stranga komento "0000 (à conserver)" kiun ŝli fojfoje aldonas al siaj redaktoj (ĉu iu scias, ĉu tio povas havi iun sencon?). Blahma 16:26, 25. Jan 2006 (UTC)

Dankon al Arno, ke li kreante la ŝablonon {{PetoForbariLaUlonKiuŜanĝasSkoloAlLiteraturo}} klopodas helpi kaze de tiu ĉi problemo. Mi dum la tuta tago pensis pri tiu ulo kaj pri tio ke povas esti kaj tio, ke ŝli estas tre malica homo kiu tutkonscie faraĉadas tion ĉi, kaj eĉ tio, ke temas pri homo kiu simple ne komprenas, kial la vorto ĉiam ŝanĝiĝas reen (t.e. ne legas miajn komentojn en la historio) kaj pacience reŝanĝadas ĝin kun tute bona intenco, ĉar niaj mesaĝoj ĉe la diskutpaĝoj maltrafas ŝlin pro tio, ke ĉiam rekonektinte ŝli ricevas novan IP-adreson. Tamen, mi ne sukcesis elpensi ajnan vojon, kiel atentigi tian ĉi uzanton, se vere okazas la dua afero - verŝajne la sola maniero estus enmeti (dumtempe) iun atentigon rekte en la koncernan artikolon, kie ŝli do nepre devos ekvidi ĝin. Blahma 21:56, 25. Jan 2006 (UTC)

Protekto de paĝoj redakti

Ĉar denove aperis iu anonima franca gramatika idioto (86.203.40.83) por vandali paĝojn, mi protektis multajn kutime vandalitajn paĝojn. Mi proponas por tiuj ian ŝablonon kaj en ĝi proponon por aldoni komenton, aliaĵojn sur la diskuta paĝo.

Bedaŭrinde tiu fiulo ĉiam aperas sub alia IP-adreso, tiel ne forbarebla. Narvalo

Tamen mi forbaris ĉiujn IPojn per kiuj tiu aperadas por tuta semajno. Arno Lagrange [[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|  ]] 19:17, 29. Jan 2006 (UTC)