Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a

Fasado de la tombo
Fasado de la tombo

La tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a estas la marmora tombmonumento de kontraŭpapo Johano la 23-a (denaske Baldassare Cossa, 1360-1419), konstruita de Donatello kaj Michelozzo ene de la baptejo Sankta Johano, apud la katedralo de Florenco. Ĝi estis mendita de la testamentplenumantoj de la kontraŭpapo, post lia morto je la 22-a de decembro 1419. La monumento estis finpretigita dum la 1420-aj jaroj, kaj tiel fariĝis unu el la plej frutempaj simboloj de renesanca Florenco. Laŭ Ferdinand Gregorovius, la tombo estas "samtempe la sepultejo de la Granda Eklezia Skismo kaj la lasta papa tombo lokita ekster Romo mem".

La dekoracio de la tombmonumento inkludas interalie bildigon de la tri teologiaj virtoj, la familian blazonon de Johano la 23-a, orbronzan statuon subportitan de gravurita sarkofago, unu Dipatrinon kun Infano ene de niĉo, kaj baldakenon. Kiam ĝi estis finpretigita, la monumento estis la plej granda skulptaĵo de Florenco kaj unu el la tre malmultaj tomboj lokitaj ene de la baptejo aŭ de la najbara katedralo. Tiu monumento estis la unua el pluraj kunlaboraĵoj inter Donatello kaj Michelozzo. La atribuado de la variaj eroj de la tombo al unu artisto aŭ al la alia restas ĝis hodiaŭ debatata de arthistoriistoj, samkiel la interpretado kaj ikonografio de la verko. Legu pli...