Viktor Dvořák

ĉeĥa esperantisto

Viktor Dvořák (naskiĝis la 25-an de marto 1936) estas ĉeĥa esperantisto en Moravské Budějovice, honora membro de ĈEA.

Biografio redakti

Li studis ĉe teknikumo en Jihlava (1951-1955) kaj ĉe fakultato de teknika kaj nuklea fiziko en Prago (1955-1961), sekvis postdiploma studado ĉe fakultato teknika kaj fizike-inĝeniera en Prago (1974) kaj scienca aspiranteco ĉe Universitato Komenský en Bratislava (1986). Poste li laboris ĉe esplorinstituto de nukleaj aparatoj en Přemýšlení-Zdiby.

Esperanto-agado redakti

  • Esperanton li komencis studi en 1947 aŭ 1949, poste li paŭzis kaj revenis al la movado kiel emerito.
  • Li prizorgis esperantigon de la oficiala retejo de Moravské Budějovice (la tradukon mem realigis Zdeněk Hršel kaj enkomputiligis Miroslav Malovec)
  • En 2008 en Ĉeĥio oni multe diskutis pri la bezono konstrui novan Nacian Bibliotekon por la ĉeĥa literaturo kaj diversaj organizoj sendis al Prago fondoŝtonojn. Viktor Dvořák prizorgis ŝtonon kun surskribo Esperantisté ČR Arkivigite je 2008-06-19 per la retarkivo Wayback Machine (esperantistoj de Ĉeĥa Respubliko), kiun proponis kaj gravuris Zdeněk Myslivec. La 13-an de majo 2008 V. Dvořák transdonis ĝin al la tiama ĝenerala direktoro de Nacia Biblioteko en Prago, magistro Vlastimil Ježek (reprezentita de vicdirektoro). Samtempe ankaŭ donacan dokumenton, kie oni skribas: Riĉaĵo enhavita en libroj prosperu al la popolo de tiu ĉi lando, por ke la ĉeĥa lingvo konserviĝu kaj la ideo de J. A. Komenio estu sciigita al la homaro, ĝi trovu sian aplikon kaj savu lingvojn de nacioj antaŭ la morto. La la tekston de la donaca dokumento verkis Viktor Dvořák, esperantigis Jiří Patera kaj Jaroslav Krolupper. Pri la transdono raportis Ĉeĥa Televido sabate la 17-an de majo 2008, ĉar temis pri 40-a fondoŝtono Arkivigite je 2009-02-26 per la retarkivo Wayback Machine, kiun la planata biblioteko ricevis. La dua donac-dokumento estas deponita en Esperanto-muzeo en Svitavy kaj la tria en Esperato-muzeo en Vieno.
  • Li preparis en la urbo jam du ekspoziciojn pri Komenio kaj la internacia lingvo.
    • La unua ekspozicio sub titolo Omaĝe al Komenio aŭ kiel ni komunikos en EU, okazis en kastela ĉevalejo (8.-27.2.2009) sub patroneco de la Urba Kulturcentro.
    • Poste li estis petata ripeti la ekspozicion (1.5.-21.5.2009) en la urba Muzeo de Metioj omaĝe al la unua Esperanto-kurso en Moravské Budějovice antaŭ cent jaroj.
  • En 2010 li preparis similan ekspozicion (de aprilo ĝis oktobro) en Jaroměřice nad Rokytnou, kie vivis granda ĉeĥa poeto Otakar Březina (en ties muzeo sub titolo Ĉu Esperanto peros Otokar Březina al aliaj nacioj).
  • En biblioteko de Jaroměřice nad Rokytnou ripeto de la ekspozicio pri Komenio (6.-30. 4.2010)
  • En 2010 li aranĝis ekspozicion (30.4.-23.5.2010) pri Sankta Klemento Maria Hofbauer-Dvořák em Muzeo de Metioj en Moravské Budějovice, parto de la ekspozicio propagandis ideon de internacia lingvo Ĉu ne sufiĉus unu komuna lingvo?
  • En 2011 du la asocia kongreso en Šumperk li estis honorita per Honora Membreco de ĈEA.
  • en 2013 li eldonigis libron kun poemo de Otokar Březina Mia patrino en 2 variantoj originalaj (1895, 1933), tri Esperanto-tradukoj (Schulhof, Kořínek, Krolupper) kaj 12 aliaj lingvoj
  • en 2014 li eldonigis libron kun 31 poemoj de Otokar Březina Mistero de Doloro en tradukoj de Tomáš Pumpr kaj Jiří Kořínek, plus originalo kaj tradukoj al du aliaj lingvoj, ĉe ĉiu poemo aliaj (kunlaboris M. Malovec)
  • en 2019 li aranĝis ekspozicion en la senato de Ĉeĥa Respubliko pri Otokar Březina kaj tradukado de liaj poemoj en aliajn lingvojn - la Muzeo de Rekordoj en Pelhřimov donis al li diplomon, ke li trovis rekordan nombron da tradukoj de la poeto en aliaj lingvoj

Artikoloj redakti

  • 100 let esperanta v Moravských Budějovicích (100 jaroj de Esperanto en Moravské Budějovice, En: Vlastivědný sborník Moravskobudějovicka, II/2008, p. 506)

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

  • Biografiajn informojn skribis Viktor Dvořák mem
  • Starto 2/2008 (227)[rompita ligilo], p. 42, „Donaco al Nacia Biblioteko“
  • Starto 1/2099 (230)[rompita ligilo], p. 21-22, „Omaĝo al Komenio aŭ kiel ni komuniku en EU?“
  • Starto 2/2009 (231)[rompita ligilo], p. 41-42, „Plua ekspozicio en Moravské Budějovice“
  • Starto 2/2010 (235)[rompita ligilo], p. 59-60, „Moravské Budějovice, Ĉu ne sufiĉus unu lingvo?“
  • Starto 3/2010 (236), p. 81, „Grand Biblio pri Esperanto“

Eksteraj ligiloj redakti