Viktor Kudrjavcev (ruse Виктор Кудрявцев, naskiĝinta la 8-an de oktobro 1957, mortinta la 1-an de aprilo 2014) laŭprofesie estis inĝeniero pri elektro-mekanikaĵoj. Li estis sovetia kaj rusia esperantisto, redaktoro de revuo Komencanto (1998-2014) kaj prizorganto de Universala Koresponda Servo, UKS.

Viktor Kudrjavcev
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1957 (1957-10-08)
Morto 1-an de aprilo 2014 (2014-04-01) (56-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
inĝeniero Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Interalie, li partoprenis la kompiladon de sespaĝa Katalogo de Esperantaj kaj Interlingvistikaj Libroj el Ruslando kaj Sovetunio, eldonita en 1986 (Sverdlovsk: Kolektiva Esperanta Biblioteko, eldonejo Sezonoj), kaj kuntradukis la verkaĵojn

  • Sveda alumeto (origine ruse Шведская спичка), novelaro de Anton Ĉeĥov. (Sverdlovsk: Sezonoj, 140 paĝoj — (Serio Rusa literaturo, volumo 1) 1991.
  • Unua amo (origine ruse Первая любовь), novelo de Ivan Turgenev. (Jekaterinburg: Sezonoj, 72 paĝoj — Serio Rusa literaturo; volumo 2) 1993.
  • Ĉeriza ĝardeno (origine ruse Вишнёвый сад), rakontoj, noveloj kaj dramoj de Anton Ĉeĥov. (Kaliningrado: Sezonoj, 352 paĝoj — Serio Rusa literaturo; volumo 10) 2004. Li tradukis novelon Ĝojo.