Viktor Molnár (1850-1918)

(Alidirektita el Viktor Molnár (filo))

MOLNÁR Viktor (pro. molna:r), Kaposi Molnár estis hungara kulturpolitikisto naskita en Braŝovo la 9-an de aŭgusto 1859 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de aprilo 1918. Li estis filo de pastro Viktor Molnár.

Viktor Molnár
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1859 (1859-08-09)
en Braŝovo
Morto 27-an de aprilo 1918 (1918-04-27) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Viktor Molnár
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Biografio redakti

Viktor Molnár studis juron en Koloĵvaro kaj Budapeŝto kaj de 1882 li laboris en la Ministerio pri Religio kaj Publikinstruado. Iomtempe li estis persona sekretario de Ágoston Trefort, en 1905 oni nomumis lin ŝtatsekretario. Li rekonis la gravecon de scienca diskonigado, li enkondukis la liberan instruadon, la laboristan gimnazion. En 1899 li fondis la Sciencan Unuiĝon Uránia, la sciencan teatron Uránia, same la revuon Uránia.

Verkoj redakti

  • A hazai középiskola reformja (Bp., 1885);
  • A genfi conventio (Bp., 1887);
  • Húsvéti tojások (Bp., 1890);
  • Gr. Csáky Albin (Bp., 1894);
  • Gyula Wlassics (Bp., 1907);
  • Színházaink és az állam (Bp., 1912).

Fontoj redakti