Viktoras Baniulaitis

Viktoras Baniulaitis (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1917 en Makejevka (Ukrainio), mortis la 14-an de junio 2010 en Klaipėda) estis aktiva litova esperantisto, longjara reprezentanto de SAT en Litovio, inĝeniero-antaŭkalkulisto, disvastiganto de esperantaĵoj.

Viktoras Baniulaitis
Persona informo
Naskiĝo 4-a de aŭgusto 1917
en en Makejevka (Ukrainio)
Morto 14-an de junio 2010
en Klaipėda
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1966
vdr

Vivo redakti

Viktoras Baniulaitis naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1917 en Makejevka, Ukrainio, sed 5-jara jam loĝis en Litovio. Pri Esperanto li ekinteresiĝis jam antaǔ la dua mondmilito, sed la lingvon eklernis en 1966, en Klaipėda kaj tuj aliĝis al tiutempa Esperanto-rondeto. En 1968 kune kun aliaj aktivuloj li kunfondis modelan E-klubon en Klaipėda. Dum multaj jaroj li estis sekretario de la klubo, dum kelkaj - prezidanto. V. Baniulaitis estis kunorganizanto de someraj E-tendaretoj en Giruliai apud Klaipėda. Li ne nur partoprenadis BET-ojn (Baltiajn Esperanto-Tendarojn), sed estis ĉeforganizanto de kelkaj el ili (en Kretinga kaj Viekšniai). Li ankaŭ gvidis E-kursojn – kiujn dum 1970-1973 finis pli ol 150 personoj. Li ĉiam havis multajn eksterlandajn kontaktojn, peris E-periodaĝojn. V. Baniulaitis estis arda kolektanto de esperantaĝoj kaj havis valoran kolekton de insignoj. Lastjare pro malboniĝinta sanstato li jam ne povis partopreni E-agadon. Pri li zorgis lia duonfilo, iam tre aktiva esperantisto Algis Vizgirdas. Litovaj esperantistoj memoros s-non Viktoras kiel simplan kaj mildan homon, forte konvinkitan esperantiston.

Fonto redakti